James L. Plimpton: Malsamoj inter versioj

usona inventisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''James Leonard Plimpton''', (Medfield, Massachusetts, 18281911), estis la inventisto de la kvarrada rulsketilo, patentita en 1863. Ĝis tiam nur la tie...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:05, 19 jan. 2017

James Leonard Plimpton, (Medfield, Massachusetts, 18281911), estis la inventisto de la kvarrada rulsketilo, patentita en 1863. Ĝis tiam nur la tielnomataj envicaj rulsketiloj estis uzataj. Tiuj estis inventita en 1743 fare de Jean-Joseph Merlin el Huy en Valonio.[1][2]

La uzado de envicaj sketiloj ofte kondukis al akcidentoj kaj vundiĝoj. El nura frustracio pro tio, Plimpton disvolvis novan tipon, kiu montriĝis tre revolucia por la dum tiu tempo tre populara rulsketada sporto. Tiu nova tipo estis pli sekura kaj pli facile uzebla, havis risortan konstruon kaj oni povis fari kurbojn per ĝi. La populareco de la rulsketada sporto pro tio ankoraŭ pli kreskis. Pro la invento de la biciklo ĝi iomete moderiĝis.

Referencoj

  1. Historiek, James Plimpton (1828-1911)
  2. La unua frisa sketmuzeo, rolschaatsen