'''''Esperanta PskistaroPsikistaro''''' estas kolekto de diversaj artikoloj, precipe tradukaĵoj, pri [[okultismo]], [[spiritismo]], [[spiritualismo]], antaŭ[[destino]]. En la libreto, eldonita de la tiama "Internacia Unuiĝo por Psikisma Studado per Esperanto" sub la honora prezido de [[Emile Boirac]] en 1910 <ref> [[Petro Stojan|Stojan, Petro]] 1929 : ''[[Bibliografio de Internacia Lingvo]]'', nro 4916, paĝo 411 </ref>, oni resumas diversajn [[Parapsikologio|parapsikologiajn]] nociojn en la terminojn "psikismo", "psikisto" (hipnotisto, magnetisto, telepatiisto, spiritisto), "psikistaro". La dua eldono datiĝas de 1911. La Esperantigoj precipe estis verkataj de J.C. Chaigneau kaj A. Stas.