Bernardino António Gomes: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj) |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 11:
'''Bernardino António Gomes''' ([[1769]]-[[1823]]) estis portugala botanikisto, kuracisto kaj kemiisto, renoma pro siaj studoj pri la [[kinkono]], kiu unue izolis la kinkonino el la arbo ''[[Rubiacoj|Cinchona officinalis]]'', planto kun antipiretaj proprecoj; malfermis la vojon por la kemio de la alkaloidoj kaj la traktado de la [[malario]] per la uzo de la [[kinino]]. Li estis patro de la kuracisto kaj botanikisto Bernardino António Gomes (1806-1877).
== Biografio ==
Li estis filo de D-ro José Manuel Gomes kaj Maria Josefa Clara de Sousa, ambaŭ devenantaj el [[Koimbro]]. Li studis [[Medicino]]n en la [[Universitato de Koimbro]], kie li doktoriĝis en 1793. Li estas konsiderata la unua [[dermatologio|haŭtkuracisto]] el [[Portugalio]]. Post doktoriĝo, li aktivis kiel kuracisto en [[Aveiro|Avejro]], kie li vivis ĝis 1797, ĉar en tiu jaro li fariĝis ĉefkuracisto de la portugala Reĝa Mararmeo, kies posteno kiel kapitano de [[fregato]], li oficis ĝis 1810.
Ankoraŭ en 1797, li enŝipiĝis al [[Brazilo]], kie li restis ĝis 1801, kaj dum tiu periodo li profunde elstudis la speciojn devenantajn el Brazilo, ĝiajn specialaĵojn kaj kuracigajn proprecojn. En 1802, li estis komisiita pri kontrolo de la [[tifoida febro]] surborde de la portugala ŝiparo, en la [[Ĝibraltara Markolo]]. Post du monatoj li sukcesis forvenki la problemon. En 1810, ree la portugala ŝiparo estas trafita de nova tifoida epidemio kaj 445 malsanaluloj estis kondukitaj al la [[lepro|leprulejo]], en urbo Trafaria, kie ili bonsukcese estis traktitaj. El la surmaraj taskoj, li translokiĝis al la Hospitalo de la [[Mararmeo]] kaj la Milithospitalo de Lisbono. En 1810 li forlasis sian karieron kiel kuracisto de la mararmeo.
== Selektita verkaro ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Bernardino António Gomes (1806-1877)|Bernardino António Gomes, filo]]
|