Zelo (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{TemasPri|mita persono|[[Zelo]]}}
[[Dosiero:With the world's people; an account of the ethnic origin, primitive estate, early migrations, social evolution, and present conditions and promise of the principal families of men (1915) (14784468693).jpg|eta|300px|<center>Rekreado de la fama [[Statuo de Zeŭso en Olimpio]],<ref>Imagita bildo ĉe [https://www.flickr.com/photos/internetarchivebookimages/tags/bookidwithworldspeopl04ridp ''With the world's people; an account of the ethnic origin, primitive estate, early migrations, social evolution, and present conditions and promise of the principal families of men''] de [[John Clark Ridpath]], Eld. Clark E. Ridpath, [[Vaŝingtono]] ([[1915]]).</ref> verkita de [[Fidio]] kaj unu el la [[sep mirindaĵoj de la antikva mondo]]. Sur la trono de la dia reĝo videblas kelkaj flugilhavaj membroj de lia akompanantaro, kiaj [[Nika]] aŭ '''Zelo'''.</center>]]
Laŭ la [[helena mitologio]] '''Zelo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ζηλος'' {{IFA|[ˈziːləs]}}, «fervoro», [[latina lingvo|latine]] ''Zelus'' aŭ ''Invidia'') estis [[personigo]] de fervoro kaj sindediĉo, sed ankaŭ de rivaleco, konkuremo, envio kaj malkonkordo. Li estis filo de [[Stiksa]] kaj de la [[titanoj|titano]] [[Palaso #Palaso, la titano|Palaso]],<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 383-5.</ref> do frato de [[Nika]] (venko), [[Krato (mitologio)|Krato]] (forto) kaj [[Bia (mitologio)|Bia]] (perforto).<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Antaŭparolo''.</ref> La kvar gefratoj ĉiutempe ŝvebadas ĉirkaŭ la trono de [[Zeŭso]] aŭ apud li mem. Ilia nura tasko estis plenumado de liaj ordonojn, kaj pro ili tio apartenis al la kutima sekvantaro de la direĝo.<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 386.7.</ref> Stiksa kaj ŝia idaro helpis la [[Olimpanoj|olimpajn gediojn]] venki la [[titanoj]]n, kaj pro tio oni kompensis ŝin per granda honoro: ekde tiam ĵuri super Stiksa iĝis la plej sakrala promeso, plenumenda eĉ por ĉiuj la gedioj.<ref>[[Pseŭdo-Apolodoro]]. ''[[Mitologia biblioteko]]'', 1.9.</ref> Kelkaj mitologoj mencias la titanon [[Oceano (mitologio)|Oceano]] kiel patro de Zelo, kun Stiksa.<ref>[[Pierre Grimal]]. ''[[Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine]]'', s.v. ''Zelus''.</ref> Tamen, verŝajne tio devenas el konfuzo.
 
Zelo estis prezentita kiel sacerdoto portanta lampon per una mano kaj vipon per la alia. Poste, la [[Katolika Eklezio]] verŝajne adaptis tiun figuron al sia doktrino, konsiderante nur liajn atributojn rilantajn al religia fervoro. Tiucele, oni aldonis flugilojn al la prezentado de Zelo, kaj anstataŭis liajn lampon kaj vipon per [[evangelio]] kaj fajr-glavo. Oni prezetadis lin kiel juna religiulo flamkronita kaj preta batali kontraŭ idol-kultado.<ref>[[François Noël]]. ''[[Dictionnaire universel de la fable et de la mythologie]]'', s.v. ''Zelus''.</ref> Kiam li simbolas envion, oni priskribas lin kun minaca aspekto, mishumora brov-kunŝovo kaj fiparolanta. Li akompanadas mizerulojn kaj delektiĝas en malbono.<ref>Heziodo. ''Taskoj kaj tagoj'', 175 kaj sekv.</ref> Krome, aludante rivalecon, oni prezentas lin kiel kruela povulo kies nefleksebla glavo apartigas gefilojn el gepatroj, rompante amojn, amikecojn kaj heroaĵojn kun plia efiko ol fajro.<ref>[[Opiano]]. ''Cynegetica'', 33.236 kaj sekv.</ref>
 
Pro siaj atributoj, oni identigis Zelon al la dajmono [[Agono #Agono en atletiko kaj religio|Agono]], spirito de konkuremo kaj defio kiu ricevadis kultadon en [[Olimpio]], kaj pro tio li estis tre ligita al la dajmonino [[Erisa]], kiu simbolas la disputon komprenatan kiel mova forto de konkurado. Aldone, oni ankaŭ konsideris [[Ftono]]n, personigo de la romantika ĵaluzo, iamaniera ekvivalento de Zelo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* {{en}} [http://www.theoi.com/Daimon/Zelos.html Zeloso ĉe Theoi.com]
 
== Notoj kaj referencoj ==