Mundaneum: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Referencoj
Linio 1:
'''Mundaneum'''<ref>[http://www.esperanto.be/fel/2004/008250.html Roland Rotsaert: BELGIO: Mundaneum: papera antaŭ­ulo de Interreto] el [[Monato (gazeto)]] (2004/3 p.17)</ref> estas la nomo de sistemo por universala klasifikado kaj de la bibliografia biblioteko, kreita de [[Paul Otlet]] kaj [[Henri La Fontaine]] ekde [[1895]]. La kolekto konsistas el 12 milionoj da bibliografiaj informkartoj kaj ĝis
nun postrestas 6 km da staplobretoj kun gazetoj, afiŝoj, katalogoj, poŝtkartoj, ... en la urbo [[Mons]] en [[Belgio]]. La dokumentoj atestas pri la ekonomia, arta kaj intelekta kresko en Belgio en la periodo de [[1870]] ĝis [[1920]].
 
La dokumentoj atestas pri la ekonomia, arta kaj intelekta kresko en Belgio en la periodo de [[1870]] ĝis [[1920]].
 
== Universala centro ==
Linio 9 ⟶ 7:
 
La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en „Palais mondial” (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.
 
De 1910 ĝis 1934, tiu centro funkciis en Bruselo. En ĝi troviĝis: Universala Bibliografia Repertuaro, sidejo de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj, Internacia Muzeo, Internacia Biblioteko, Muzeo de la Libro, Internacia Universitato, ktp<ref name=":0">R.Rotsaert, ''[http://esperanto-forum.org/index.php?topic=1763.msg2597;topicseen#msg2597 Brusela grupo organizas viziton al la Mundaneumo en Mons]'', FEL-Forumo, 2-a majo 2017</ref>. 
 
En tiu periodo al la duopo Otlet-Lafontaine aldoniĝis aliaj gravaj kunlaborantoj. Georges Lorfphèvre [ĵorĵ lorfévr] (1912-1997) ekkonis Mundaneum en 1927. Li iĝis sekretario de Otlet kaj sekvis lin kiel aktivulo ĉe internaciaj organizaĵoj. André Colet [kolé] (1896-1973) dum 50 jaroj estis ĝenerala sekretario kaj persone multe kontribuis al la pliriĉigo de la kolektoj. Léonie Lafontaine [leoní] (1857-1949), fratino de Henri, restas konata pro sia agado por virina emancipiĝo.
 
En 1993 la restojn de tiu centro oni metis en novan Centron de Arkivoj, en Mons. Tiu nova Mundaneum-o prezentas ekspozicion pri la originala Mundaneum-o, kaj portempajn ekspoziciojn. Nun temas pri granda ekspozicio pri la movadoj por la Paco en Belgio. Aldone, la konstruaĵo estas en [[artdekora stilo]] kaj la interno estis enscenigita de Schuiten kaj Peeters<ref name=":0" />. 
 
== Longa vagado ==
 
En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis.

Fine, en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en la centro de la urbo Mons.
 
{{ekstera}}Oficiala retejo de Mundaneum' : <nowiki>http://mundaneum.org/</nowiki>
 
* [http://www.esperanto.be/fel/2004/008250.html Roland Rotsaert: BELGIO: Mundaneum: papera antaŭ­ulo de Interreto] el [[Monato (gazeto)]] (2004/3 p.17)
 
== Referencoj ==
{{ekstera}}
* [http://www.esperanto.be/fel/2004/008250.html Roland Rotsaert: BELGIO: Mundaneum: papera antaŭ­ulo de Interreto] el [[Monato (gazeto)]] (2004/3 p.17)
{{el Monato|Mundaneum}}