aldono de naskojaro
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Blahma (diskuto | kontribuoj) nova stilo de atribuo de EdE |
aldono de naskojaro |
||
Linio 1:
[[Dosiero:BaggideAraujo.jpg|thumb|250px|Baggi de Araujo.]]
'''Jácome Martins BAGGI de ARAUJO''' ('ĵakomj maR'tinz baĵi djara'uĵŭ) (naskiĝis en [[1848]], mortis en la [[27-a de januaro]] [[1912]]) estis la unua konata Esperantisto en [[Brazilo]], supera juĝisto en [[Petropolo]], Ŝtato [[Rio-de-Ĵanejro]].
Li sciis pri Esperanto jam en [[1896]] per ''[[Revue des Revues]]'' de [[Parizo]], skribis fine de [[1897]] al [[Louis de Beaufront]], en [[Epernay]], kaj ekhavis lernolibrojn kaj, tuj poste, estiĝis Esperantisto sub n-ro 4098, en la 18-a [[Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"|Adresaro]] de [[1897]].
Baggi Esperanton uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. Li venigis al Esperanto alian brazilan pioniran esperantiston [[Antonio Caetano Coutinho]], kiu poste esperantigis la „[[Unuaj lecionoj]]“ de [[Théophile Cart]].
|