Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|Emblemo de la universitato La rapida evoluo de fervoja transporto en Rusio, inkluzive konstruon de la plej granda Transsiberia fervojo (Tr...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:39, 26 jun. 2017

La rapida evoluo de fervoja transporto en Rusio, inkluzive konstruon de la plej granda Transsiberia fervojo (Transsib), postulis pliigon de novaj inĝenieroj kaj teknika personaro.

Dosiero:MIIT Logo.png
Emblemo de la universitato

La 5-an de junio 1896 estis establita la Moskva Imperiestra Inĝeniera Altlernejo (IMIU). La 26-a de septembro samjare okazis ĝia inaŭguro en la luita konstruaĵo situanta en Tverskaja strato.

La 20-an de septembro 1898 ĝi okupis la novan 3-etaĝan konstruaĵon en la strato Baĥmetjevskaja (nun Obrazcov strato) situanta en Marjina Roŝĉa.

En 1901 oni diplomis la unuajn specialistojn. Ĝis 1913 682 inĝenieroj ricevis siajn prestiĝajn atestojn.

En 1913 IMIU estis renomita al la Moskva Instituto de Fervojaj Inĝenieroj, kun kvinjara instrua periodo. La 27-an de decembro 1913 ĝi ricevis la nomon de la imperiestro Nikolao II.

La 19-a de novembro 1924 en Sovetunio aperis la Moskva Instituto de Transportaj Inĝenieroj (MIIT).

La 15-a de junio 1993 MIIT ricevis universitatan statuson kaj estis renomita kiel la Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT).

La ĉefa enirejo de la universitato

Nuntempe ĝi estas la plej granda universitato de la lando, kiu inkluzivas 37 branĉojn en 24 rusiaj regionoj. En MIIT instruiĝas pli ol 118.000 studentoj, el kiuj pli ol 1.800 personoj estas reprezentantoj de 28 landoj. Instruado estas efektivigata de 2508 instruistoj, inkluzive 284 profesorojn kaj 898 docentojn.

Tra la jaroj en la universitato diplomiĝis pli ol 360,000 tre kvalifikitaj specialistoj kun pli alta edukado.


Eksteraj ligiloj