La Faraono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
==Esperanto-traduko==
El la pola alen EsperantoEsperanton tradukis ĝin [[Kazimierz Bein]] (Kabe). Ĝi aperis en [[1907]] <ref>En 1908 laŭ [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] I, p. 254-255</ref> <ref> laŭ [[Petro Stojan|Stojan, Petro]] 1929 : ''[[Bibliografio de Internacia Lingvo]]'' numero 4242, paĝo 372, ĝi aperis en 1907-1908. </ref>ĉe [[Hachette]] en [[Parizo]] (tri volumoj, entute 630 paĝoj). La dua ŝanĝita eldono aperis en [[1912]], do jaron post la kabeiĝo de Kabe, la tria en 1925-1926, la kvara [[1957]] ĉe [[Eldonejo Polonia]] en [[Varsovio]] (senŝanĝa represo de la 2-a kaj 3-a eldonoj). La unua eldono lingve iom varias de la ceteraj. Plej konata eble estas, ke la vorto "balko" el la unua eldono estis anstataŭigita per "[[trabo]]" en la dua<ref>[[Bernard Golden|Golden, Bernard]]. La historio de du malnovaj neologismoj en Esperanto: ′Balko′ kaj ′desaponti′. En: Espero (Koreo) 11-a jaro 1986, n-ro 4 (73), p. 10-11.</ref> (kaj tiel en ĉiuj sekvaj senŝanĝe).
 
En [[2017]] nova eldono, bazita sur la unua, aperis ĉe [[Fonto_(eldonejo)|Fonto]].
 
La traduko estas konsiderata esti entute modela, klasika stilo, unu el la plej famaj verkoj en Esperanto. Verkita nur 20 jarojn post la publikigo de la [[Unua Libro]] ĝi ankoraŭ hodiaŭ impresas kaj fakte ĝi forte influis postajn originalajn kaj tradukajn verkojn de Esperanto. Post pli ol cent jaroj la lingvaĵo tamen ŝanĝiĝis pri multaj detaloj. "Ramzes" fariĝis "[[Ramseso]]" ([[PIV]]), "Egipton" oni nun nomas "[[Egiptio]]", "Teboj" nomiĝas "[[Tebo]]" ktp. Akuzativo por indiki la direkton ("revenis Tebojn") nuntempe efikas eksmoda ("revenis al Tebo") k.m.a.
 
En [[1980]] aperis bildstria libro surbaze de la traduko de Kabe.
 
==Specimeno==