Sklif: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
[[Dosiero:Sklif 7.jpg|eta|panoramo de la Instituto]]
'''Sklif''' estas plej ofte uzata mallongigo de '''la moskvaMoskva Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de [[Nikolaj Sklifosovskij]]''' ({{ru}} ''Научно-исследовательский институт скорой помощи им. Н.В.Склифосовского)''. Ĝi estas plej granda en la ĉefurbo kaj en la tuta [[Rusio]] la scienca kaj metodika centro, kiu organizas laboron de [[ambulanco]] kaj [[sukuro]]. Ekde [[1929]] ĝi portas la nomon de Nikolaj Sklifosovskij, kvankam tiu neniam praktikis en ĉi-[[hospitalo]].
 
== Historio ==
 
En [[1810]] en Moskvo ekfunkciis t.n. ''Strannopriimnij Domo'' (almozulejo aŭ [[hospico]]) konstruita laŭ ordono kaj pro mono de [[grafo]] [[Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev|Ŝeremetev]] omaĝe al memoro de lia tre amata edzino [[Praskovia Kovaljova|Praskovia]] mortinta en [[1803]]. La projekton efektivigis fama itala arkitekto [[Giacomo Quarenghi]]. La malsanulejo intencis provizi liberan medicinan prizorgon al la malriĉuloj kaj mizeruloj. Oni disponigis por ili 150 kuŝlokojn. Krome tie estis preĝejo de la [[Sankta Triunuo]]. La tuta duoncirkla ensemblo estas unu el plej bonaj monumentoj de la arkitektura stilo [[klasikismo]].
 
Dum kelkaj militoj, en kiuj partoprenis Rusio, tie funkciis hospitalo por vunditaj rusaj militistoj. Aŭtune de [[1812]] Moskvon okupis provizore la franca armeo kaj tiam en la hospitalo la rusaj kuracistoj apogis resaniĝon de la francaj vunditoj.
Linio 39:
 
* [http://sklifos.ru] oficiala retejo {{ru}}
* [https://www.youtube.com/watch?v=_A0mx8BBdOc] video
 
 
[[Kategorio: Distrikto Meŝĉanskij (Moskvo)]]
[[Kategorio:Malsanulejoj en Rusio]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Moskvo]]