Stari most: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 30:
La ponto estis konstruita el hela, loka kalkŝtono. Oni kunligis la ŝtonojn per ŝtalaj [[kejlo]]j, la kejloj konformiĝis al bortruoj, oni ŝtopigis la bortruojn per plumbo.
 
Post la sendependiĝo de Bosnio-Hercegovino en [[1992]] komenciĝis la serba-bosnia milito, la bosnianojn helpis la kroatoj. Post la sieĝo, la kroatoj tuj turnis sin kontraŭ la bosnianoj kaj la 450-jaran ponton detruis kroata tanko la 9-an de novembro [[1993]], eble sub la komando de [[Slobodan Praljak]]. Post finiĝo de la milito, tuj komenciĝis organizado por rekonstruo de la ponto. Oni uzis la malnovan teknikon por kunfiksi la ŝtonojn.
 
La oficiala inaŭguro de la malnova ponto okazis la 23-an de julio 2004. Nuntempe ĝi estas unu el la plej turismaj vidindaĵoj de la regiono. De ties pinto saltas lokaj atletoj, kiuj pro tio petas monon al turistoj.