Preĝejo Sankta Severo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Erfurt Severikirche interior 002.jpg|eta|La ĉefaltaro.]]
[[Dosiero:Erfurt Severikirche interior 001.jpg|eta|100px||La baptujo.]]
La '''Kirkopreĝejo [[Sankta Severo]]''' en [[Erfurto]] (germane: ''Severikirche'') troviĝas flanke de la [[Katedralo de Erfurto]]. Dum la regado de la Svedoj (1633-35) la preĝejo estis protestanta. Hodiaŭ ĝi estas katolika preĝejo.
 
== Historio ==
Dokumentoj pri la frua historio mankas; verŝajnas unu antaŭa konstruaĵo. En 836 la relikvoj de [[Sankta Severo el Raveno]], de lia edzino Vincentia kaj de lia filino Innocentia estis transdonitaj al la benediktaninoj por ilia kapelo surmonteta. Ĝi devis cedi al episkopa burgo en 1123. Restoj de la t.n. ''Kurba domo'' (germane: ''Krummhaus'') ankoraŭ videblas en la ĝardeneto de la pastra domo. Iaman palatinejan turon oni malkorekte nomis ''Kapelon Sankta Bonifaco''. La monaĥinoj poste translokiĝis al la [[citadelo Cyriaksburg]]. La novkonstruado de kvinala monaĥeja preĝejo (ordeno de la kanonikoj aŭgustenanaj) fariĝis inter 1274-1378 kun orienta kaj okcidenta ĥorejoj kaj pluraj kapeloj. La kirkopreĝejo suferis damaĝojn pro incendio en 1472. Nur poste starigitis la plej alta, meza turo. En 1803 la klostro malfermiĝis kaj post 1818 la ejoj (sakristio, kapitula dometo) malkonstruitis. Grandstila restaŭrado estis ekstere de 1979-82 kaj interne en 1995.
 
== Sonoriloj ==
Famas la kirkopreĝejo pro sia varieco sonorila. Kvar sonorilojn muldis Claus von Mühlhausen, inter ili ''Osanna'' (1474) ornamita per reliefoj kaj '' Martha'' (de 1475). La kreinto de la enkatedrala sonorilo [[Gloriosa (Erfurt)|Maria Gloriosa]], Gerhard Wou, muldis la sonorilon ''Vincentia''. En la ĥorejo estas pormesa sonorilo el arĝento de 1442. La kvin restantaj estas de 1952 respektive 1962, do sume ne malpli ol dek sonoriloj troviĝas en la kampaniloj. La sonorilaro estas la plej granda el la Mezepoko en tuta [[Turingio]].
[[Dosiero:ErfurtSeveriSarkophag.jpg|eta|Ĉerko de Severo, 1365]]