Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 102:
'''La turo “Zlatoustovskaja”''' ('''8''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo. Sian nomon la turo ricevis de la apuda preĝejo, konstruinta en 14-a jarcento kaj ekzistinta ĝia [[1694]]. Dum rekonstruo en [[1484]]—[[1490]] ĝi estis malkonstruita kaj konstruita denove. Poste oni rekonstruis ĝin plurfoje. En la fino de [[17-a jarcento]] al la turo oni alkonstruis domon kaj komencis uzi ĉiun komplekson kiel vira malliberejo. Pro tio la turo havis aliajn nomojn — “la prizona”. En [[1832]] malliberejo estis fermita. En la fino de [[19-a jarcento]] en la turo kun la alkonstruaĵo estis malfermita ''Novgoroda muzeo de antikvaĵoj''. Dum la Dua mondmilito la turo ricevis multajn difektojn. En 1970-aj ĝi estis restaŭrita (parte) laŭ la formo de 15-a jarcento.
 
[[Dosiero:Velikiy Novgorod Detinets 07.jpg|eta|maldekstra|150px|<small>La turo “Pokrovskaja” kun la preĝejo de la Kovro de Dipatrino, la vidaĵo de la turo “Kokuj”</small>]]
 
&nbsp;
 
'''La turo “Pokrovskaja”''' ('''9''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 16 x 10,5 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18 m. Elstaras el la muroj eksteren je 9 m. Nun ne havas pordegon, sed dekomence havis. En 1305 al ĝi estis alkonstruita la preĝejo de la [[Kovrofesto|Kovro de Dipatrino]], de kiu la turo ricevis sian nomon (La [[Rusa lingvo|rusa]] vorto ''Pokrov'' signifas ''Kovro''). Ekde la komenco de [[19-a jarcento]] la turon oni uzas kiel virina malliberejo. Ekde [[1898]] — kiel kadukulejo. Ekde la 1920-aj jaroj en la turo situis arkivoj. En [[1968]] estas restaŭrita laŭ formo de 16-a [[jarcento]].
 
&nbsp;
 
'''La turo “Kokuj”''' ('''10''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 8,5 x 10,4 m. La alto estas 38,5 m. Pordegon la turo ne havas. Ĝia tegmento estas kovrita per ferlado, super la tegmento estas la orita kaj arĝentita flageto kun la novgoroda blazono, super fageto — la krono, kaj super ĝi — la floro. Ĝia formo estas tre malsimila kun tiu de ĉiu alia turo de novgoroda kremlo kaj tiu ĉi turo estas multe pli granda ol aliaj. En la [[15-a jarcento]] ĉi tie estis malgranda turo, ne pli alta ol muroj. En la [[17-a jarcento]] la turo estas rekonstruita, oni superkonstruis al ĝi tri kvarangulajn kaj pli supre du okangulajn etaĝojn. Supre oni starigis lignan tegmrenton, kovritan per ferlado. Sian nomon la turo ricevis nur en [[1913]]. En 1960-aj ĝi estis restaŭrita laŭ la formo de 17-a jarcento. Nun sur la turo situas [[elrigardplatformo]] kun teleskopoj por rigardi vidindaĵoj de Novgorod kaj ties ĉirkaŭaĵo.
 
== Notoj kaj referencoj ==