Napoleon Cybulski: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+Informkesto, ...
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Napoleon Cybulski.png|eta]]
 
'''Napoleon Nikodem Cybulski''' (naskiĝis la [[13-an de septembro]] [[1854]] en {{Alilingve|be|Kryvanosy|Вёска Крываносы, Астравецкі раён}} (proksime al lago [[Naraĉ]]), mortis la [[26-an de aprilo]] [[1919]] en [[Krakovo]]) estis [[pollando|pola]] [[fiziologo]], malkovrinto de [[adrenalino]], unu el kreintoj de [[endokrinologio]] kaj pioniro de [[elektroencefalografio]], publikigisto.
 
== Vivo ==
Filo de Józef Napoleon Cybulski [[blazono]] Prawdzic kaj Marcjanna Hutorowicz. Li finis gimnazion en [[Minsko]], poste studis [[medicino]]n ĉe [[Militisto|Militista]]-Medicina Akademio en [[Sankt-Peterburgo]]. [[Diplomo]]n de [[kuracisto]] ricevis en 1880 ''cum eximia laude''. En la jaroj 1877-1885 laboris en la akademio kiel asistanto en la Katedro de Fiziologio ĉe Ivan Tarĥanov. En 1885 ricevis gradon de [[doktoro]] pri medicino surbaze de esploroj pri rapideco de [[sango]]movo. En la sama tempo translokiĝis al Krakovo kaj eklaboris kiel gvidanto de Fiziologia Katedro ĉe [[Jagelona Universitato]]. En la jaroj 1887-88 kaj 1895-96 plenumis funkcion de la [[dekano]] de Kuracista Fakultato, en 1904-05 de [[rektoro]], kaj en 1905-09 de prorektoro de la altlernejo.
 
Fondinto de la krakova fiziologia skolo, de 1887 membro-korespondanto, kaj de la 31-a de oktobro 1891 aktiva membro de la Akademio de Scipovoj. Pioniro de la pola elektroencefalografio kaj endokrinologio. En 1895 kun Władysław Szymonowicz malkovris [[hormono|hormonan]] influon de la [[surrena glando]] kaj izoligis adrenalinon. Kiel unu el la unuaj en 1890 ricevis elektroencefalografian registraĵon de la [[kortekso]]. Kun Adolf Beck faris pionirajn mondskale esplorojn pri elektroencefalografiaj [[ondo]]j. Kiel unu el la unuaj en la mondo registris kaj priskribis rapidecon de rektlinia sangotrapaso en [[femuro|femura]] kaj [[kolo|kola]] [[arterio]]j. Li iniciatis en Pollando esporojn pri [[hipnotismo]]. Helpe de konstruita de Cybulski [[hemo]]rapidecmezurilo Andrzej Klisiecki faris en la jaroj 30-aj kaj 40-aj famajn esplorojn pri ŝanĝiĝoj de [[sangopremo]] depende de fazoj de kuntiriĝoj de la [[koro]]. Aŭtoro de ĉirkaŭ 100 sciencajn laboraĵojn. Inter liaj disĉiploj troviĝas multaj eminentaj sciencistoj.
Linio 15 ⟶ 16:
{{ĝermo|polo}}
 
{{DEFAULTSORTDEFAŬLTORDIGO:Cybulski, Napoleon}}
[[Kategorio:Biologoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1854]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1919]]
[[Kategorio:Polaj kuracistoj]]