Diplomacy: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:16, 1 jan. 2018

Diplomacy estas tabulludo por sep ludantoj. Ĝi baziĝas sur la situacio de grandpotencoj antaŭ la Unua Mondmilito en Eŭropo. La komenco de la ludo estas fiksita al la jaro 1901.

Diplomacy

emblemo

tabulludo
Aŭtoro Allan B. Calhamer
Eldonisto Avalon Hill (Hasbro)
Nombro de ludantoj 7
Aĝa rekomendo 12 jaroj kaj pli
Daŭro de ludo pluraj horoj
Komplekseco de reguloj meza
Strategio multa
Hazardo tre malmulta
Necesaj kapabloj diplomatio, strategio, intertraktado, psikologio
Estiĝo en la 1950aj jaroj
Eldondato 1959
vdr
Tabulo por Diplomacy. La komencaj pozicioj de la armeoj kaj mararmeoj de la sep regnoj estas markitaj per koloraj punktoj, kaj provizocentroj apartenantaj al neniu regno estas markitaj per grizaj punktoj.

La sep ludantoj reprezentas la regnojn Francujo, Italujo, Rusujo, Britujo, Turkujo, Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo. Hazardoj ne ludas rolon krom eventuale ĉe la asigno de la regnoj al la ludantoj.

La celo de la ludo estas kontroli 18 el la ensume 34 provizocentroj (komence ĉiu regno kontrolas 3 krom Rusujo, kiu kontrolas 4). La celo atingiĝas per movoj, ofte sekve de antaŭaj intertraktado kaj interkonsentado kun la aliaj ludantoj. Sed nek intertraktado nek plenumo je eventuale promesitaj movoj aŭ ne-movoj estas devigaj.

En ĉiu fazo (komence "Printempo 1901"; sekvas "Aŭtuno 1901" k. t. p.) ĉiu ludanto donas samtempe, skribe kaj kaŝe ordonojn al la armeoj kaj mararmeoj de sia regno. Post tio la ordonoj de ĉiuj ludantoj estas malkaŝe elvalorigataj, kaj la armeoj kaj mararmeoj estas laŭe movataj. Post tio estos la sekva fazo. Post ĉiu aŭtuna fazo fariĝas bilanco: Por ĉiu regno estas nombrate, kiom da provizocentroj ĝi kontrolas kaj kiom da armeoj/mararmeoj ĝi havas. Eventuala diferenco estas egaligata per tio, ke la ludanto devas aŭ malkonstrui la laŭan nombron de armeoj/mararmeoj aŭ rajtas konstrui la laŭan nombron.

Provizocentro estas kontrolita de regno, kiam ĉefine de aŭtuna fazo en la provizocentro troviĝas armeo aŭ mararmeo de la koncerna regno. Ties kontrolado ĉesas nur, kiam tiumaniere alia regno estos ekkontrolinta la koncernan provizocentron.

La ludo ankaŭ povas esti ludata interrete (per retpoŝto aŭ apo).