Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Per siaj originalaj romanoj ''[[Al Torento]]'', ''[[Homoj sur la Tero]]'', ''[[Infanoj en Torento]]'' (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, ''[[Homoj sur la Tero]]'', gajnis la premion de la romankonkurso de ''[[Literatura Mondo]]'' en [[1931]]. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: ''[[Vivo Vokas]]''.
 
Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en ''[[Literatura Mondo]]''. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: ''[[Gösta Berling]]'', ''[[La Mono de sinjoroSinjoro Arne]]'', ''[[La Ringo de la Generalo]]'', ĉiuj de [[Selma Lagerlöf|S. Lagerlöf]]. Pluaj tradukoj: ''Per Balono al la Poluso'', ''Taglibro de Andrée-ekspedicio'' en kunlaboro kun P. Nylén, ''Ekspedicio Kon Tiki'' de [[Thor Heyerdahl|Heyerdahl]], ''La Fino'' de Folke Bernadotte, ''La Pasko'' de [[August Strindberg|A. Strindberg]].
 
== Verkoj ==
Linio 12:
* ''Al Torento'' (novelego 1930; 2a eld. 1934),
* ''Homoj sur la Tero''(premiita romano en romano-konkurso de Literatura Mondo 1931; 2a eld. 1963),
* ''[[La Mono de Sinjoro Arne]] '' (traduko de Lagerlöf-romano 1933),
* ''[[Gösta Berling]] '' (traduko de la Lagerlöf-romano 1934),
* ''Infanoj en Torento'' (romano: I, 1934; 2a eld. 1946, kaj II, 1939)
* ''Pasko''(traduko de Strindberg-dramo 1935),
* ''[[La Ringo de la Generalo]]'' (traduko de romano de Lagerlöf 1938),
* ''Maljunulo migras kaj Venĝo'' (noveloj 1943)
* ''La Fino'' (traduko de eseo de F. Bernadotte 1946),
* ''Vivo Vokas'' (romano 1946). 
* ''La Lupo sur Kapitolo'' (noveloj 1997). 
* Kunlaboranto de ''Sveda Antologio'' (1934), kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en ''La Espero'', ''Literatura Mondo'', ''Norda Prismo''. Verkis ankaŭ svede.