San-Marino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
→‎Historio: mi ne trovas fonto pri tian kalendaro. ankaŭ, tio pri konstitucio eble malpravas (enwp donas konfuzigan informon), kaj ankaŭ la morto de marino en tiu artikolo. ankaŭ la citaĵo..
Linio 27:
 
== Historio ==
Laŭ legendo San-Marino estis fondita la [[3-a de septembro|3-an de septembro]] [[301]] de dalmatia ŝton-laboristo [[Marino (diakono)|Marino]], kiu forlasis sian familion por vivi kiel [[kristanismo|kristana]] ermito sur monto [[Titano (monto)|Titano]]. La veran fondiĝo (aŭ minime la ebla vivdato de Marino) ŝajne okazis pli malfrue.<ref>http://www.sanmarinosite.com/en/history/origins-of-san-marino/ (januaro 2018)</ref> Ĉar San-Marino neniam havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej malnova respubliko de la mondo.
Ĉar San-Marino de tiu tempo ne havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej malnova respubliko de la mondo. Ĝia oficiala kalendaro nombras la jarojn de la ŝtatfondo. La jaroj do diferencas de la kristana kalkulo je 1699 (ĝis la 2-a de septembro) aŭ 1700 (ek de la 3-a de septembro). La sanmarinajn jarindikojn oni markas per "dfR" (''dopo la fondazione della Repubblica'' = post fondo de la Respubliko).
 
Post Marino aliaj kristanoj laŭ la legendo rifuĝis sur la monto por trovi protekton de la persekuto de imperiestro [[Diokleciano]]. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de [[Konstantino la 1-a]] Marino estis igita [[diakono]]. La roma [[patricio]] ''Donna Felicissima'' (= «Feliĉega Virino») donacis al li la monton Titano; strato en la ĉefurbo nun honoras ŝian nomon. Kiam Marino laŭ la legendo mortis en [[366]], li onidire deklaris sian komunumon "«libera de la ergo de aliaj homoj"». Sur tiu diro la komunumo fondis sian sendependecon.
 
La plej nova skriba leĝo de San-Marino estas el la jaro [[1295]]. Ĝis [[1600]] ĝi kreskis al ses-voluma verko kun 314 sekcioj. La leĝojn deklaris asembleo de la familiestroj, nomata ''arengo''. En [[1243]] oni enkondukis ŝtatestran duopon, la "«regantajn kapitanojn"» (''capitani reggenti''), kiuj oficas dum ses monatoj. Tiu tradicio estas aktiva ĝis nun.
 
En 1848 [[Giuseppe Garibaldi]], estro de la unuiĝa movado de Italio, devis rifuĝi en San-Marino, ricevis azilon kaj en [[1861]] eĉ la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de [[1862]] certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.
 
En [[1906]] la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En [[1923]] la [[faŝismo|faŝisma]] partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝisma registaro de Italio kaj dum la [[Dua mondmilito]] konservis neŭtralecon. Post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en [[1941]] kaj la eksigo de [[Benito Mussolini]] kiel itala ŝtatestro en [[1943]] San-Marino akceptis ĉ. 100.000 rifuĝintojn, la kvaroblon de la loĝantaro. Estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.
 
Kvankam la lando estis neŭtrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj, la Brita Reĝa Aer-Armeo je la [[26-a de junio]] [[1944]] bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.
 
En [[1960]] kaj [[1973]] San-Marino enkondukis la aktivan resp.respektive pasivan elektorajton por virinoj.
 
En [[1992]] la lando aniĝis en [[Unuiĝintaj Nacioj]].
Ĝi ne estas membro de [[Eŭropa Unio]], sed ja partoprenas en la Eŭropa Valuta Unio kaj stampigas (en Italio) proprajn [[eŭro]]-monerojn, kiuj tamen ne cirkulas, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj.
[[Dosiero:Kaart San Marino.png|thumb|Mapo de San-Marino]]