Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 457:
Vi vidos multajn ekzemplojn de kursivaj artikolnomoj - jen tute bonaj alidirektiloj en kategorioj.
Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 08:29, 11 jan. 2018 (UTC)
 
:Bone, se vi vere konsideras tion tre grava, ni lasu tiel. Kvankam mi dubas ke iam alidirektilo povus kreski ĝis artikolo, jam pro tio ke neniu eĉ rimarkos ĝin - nuran ilon, kiu automate sendas onin al artikolo.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 09:47, 11 jan. 2018 (UTC)
::Vi ja trovos en Vikipedio ke tiu rimedo estas pli ofta ol vi kredas, kaj estas fakte tute utila en tiuj okazoj. - Amike salutas [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 16:03, 11 jan. 2018 (UTC)
 
== Abasidoj ==
Saluton, Moldur.
 
Mi plene konsentas pri via propono, fakte la samaj duboj alvenis al mi kiam mi kreis tiun kategorion. Do, mi konsentas pri reordigo de la artikoloj pri mitaj roluloj en nova kategorio (Laŭ mi "Abasidoj (mitologio)" tre taŭgas), ĉefe ĉar, kiel vi diras, kaj pro ilia nombro kaj pro ilia "graveco", la historiaj abasidoj pli meritas la senparentezan kategorion. Lastatempe mi preskaŭ ne kontribuas al la vikipedio, pro manko da tempo, sed se mi iam povos helpi en tio, mi volonte faros.
 
Koran dankon, cetere, pro viaj afablaj vortoj. Amike --[[Uzanto:Fimako|Fimako]] ([[Uzanto-Diskuto:Fimako|diskuto]]) 20:09, 24 jan. 2018 (UTC)