Sikuloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Sikullando
Linio 16:
| notoj =
}}
'''Sikulo''' (pli ĝusta nomo '''sekelo''') estas [[hungara lingvo|hungarlingva]] loĝanto en la sud-orienta angulo de [[Transilvanio]] (ĉirkau 50.000 km<sup>2</sup> en la nuna [[Rumanio]]).

Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj [[onoguroj]] (Bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la [[madjaroj|madjara]] tribestro [[Árpád]] okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la [[hunoj]] de [[Atilo]]. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevelo).
 
''Sikullando'' aŭ ''Tinutul Seciuesc'' (rumane) aŭ ''Székelyföld'' (hungare), estas historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, tiel ĝi situas proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %). La regiono ne celas apartiĝon de Rumanio, ili ŝatus nur aŭtonomion kaj memadministracion ene de Rumanio, kiel tiaj ekzistas en Sud-Tirolo, Sicilio, Vojvodino kaj en ĉiuj hispanaj provincoj. La rumana registaro neas la fakton, ke tiu ĉi regiono ekzistas kaj ekzistis dum la historio malgraŭ tio, ke granda plimulto de la homoj vivantaj en Sikullando sin konfesas sikuloj, uzas la sikulan flagon, kantas la sikulan himnon, kaj anstataŭ la oficiala rumana lingvo parolas en sia ĉiutaga vivo la sikulan dialekton de la hungara<ref>Dr. Molnár Lajos, [http://www.ipernity.com/blog/45435/496443 Sikullando-(Sekellando)], la 6-a de junio 2013, alirita la 31-an de januaro 2017.</ref>.
 
'''Noto:''' ''kese, kesely'' en la hungara lingvo.<!--al kio rilatas tio?-->