Bukovino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
En Bukovino loĝis ukrainoj ([[Rutena lingvo|rusinoj]]) kaj rumanoj (moldavoj), ĝi estis en la 14-a jarcento parto de la [[Moldavujo|Moldava Princlando]]. [[Suceava]] en la norda parto estis ĉefurbo de la princlando inter la fino de la 14-a jc. ĝis meze de la 16-a jc.
 
Bukovino ricevis la nomon ekde 1775, kiam la turkoj cedis tiun regionon al la [[Aŭstra Imperio]]. Aŭstrio direktis Bukovinon komence kiel parton de [[Galicio]] (1786–1849), poste kiel princlandon kaj memstaran [[Landopartoj de Aŭstrio-Hungario|kronlandon]] (germana nomo: ''Buchenland''). Aŭstrio evoluigis [[Ĉernivco]]n, la plej grandan urbon de Bukovino, al grava instrua kaj komerca centro.
 
La etna konsisto de Bukovino estis tre miksa: norde vivis nur ukrainoj, sude nur rumanoj, dum en la urboj vivis multaj poloj, judoj, germanoj.