Aleksander Ładoś: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 16:
 
==[[kodnomo|Kodnoma]] operaco "Pasportaj aferoj"==
Depost [[Wannsee-konferenco]] komenciĝas la germana [[holokaŭsto]] de [[judoj]]. Aleksander Ładoś tre frue ekkonsciis tion entreprenante senprecedencan operacon evakui judojn helpe de fremdaj [[pasporto]]j. Li estis ĉefreprezentanto de la pola registaro en [[ekzilo]] kune kun judo Juliusz Kuhl, laboranto de la diplomatiejo, konsulo Konstanty Rokicki kaj konsilisto Stefan Ryniewicz. Flanke de judoj pri tio okupiĝis [[rabeno]] Israel Chaim Eiss el [[Ustrzyki Dolne]], gvidanto de ortodoksa organizaĵo Agadut Israel, kun la helpo de Abraham Silberschein, kreinto de Help-Komitato de Judoj Milit-Tuŝitaj en [[Ĝenevo]] kaj familio Sternbuch el [[Montreux]]. Falsajn pasportojn certigis svisa civitano Rudolf Hugli, honora konsulo de [[Paragvajo]], pripagata komence de la pola [[ambasadejo]] en [[Berno]] kaj poste de judaj medioj el [[Usono]] kaj [[Svislando]]. Liston de personoj por saviĝo preparis judoj mem. Surbaze de novaj dokumentoj judoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] ne estis direktataj al germanaj [[ekstermejo]]j, sed al fremdlandaj internigejoj por eventuala interŝanĝo kontraŭ germanoj - ofte pere de [[Pawiak]] kaj [[koncentrejo]] en [[Vittel]]. Krom paragvajaj pasportoj estis ankaŭ [[Honduro|honduraj]], [[Salvadoro|salvadoraj]], [[Bolivio|boliviaj]] kaj identigiloj direkte al brita [[Palestino]]. El 4 mil disdonitaj dokumentoj sukcesis saviĝi ĉ. 400 judoj, ĉar intertempe landoj de [[Latinameriko]] eksciis pri la falsaj dokumentoj kaj rifuzis ilin akcepti. Polaj diplomatoj post longaj streboj konvinkis ilin, sed estis jam malfrue, la pasportanoj perdis la vivon. Ankaŭ svisa polico enketis tiun ĉi eksterleĝan agadon.
 
==Distingoj==