24-a de februaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: unua usona provo de elpostenigo
Linio 26:
* [[1848]]: La lasta [[listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Ludoviko-Filipo (Francio)|Ludoviko-Filipo]] abdikis; [[Julia monarkio]] finiĝis
* [[1863]]: Apud [[Małogoszcz]] generalo [[Marian Langiewicz]] okazigis unu el la plej grandaj bataloj de [[januara ribelo]] kontraŭ plimulta soldataro de [[Rusa Imperio]]; li sukcesis eskapi kune kun 2 mil [[poloj|polaj]] ribelintoj perdinte nur armean ekipaĵon
* [[1868]]: [[Andrew Johnson]] estis, kiel la unua en historio [[prezidanto de Usono]], subigita de [[Usona Domo de Reprezentantoj]] al procedo de [[elpostenigo]]
* [[1905]]: [[Svislando]]: [[tunelo]] [[Sempionopasejo]] elkaviĝis
* [[1918]]: '''[[Estonio]] proklamis sin sendependa de [[Rusio]].'''
* [[1920]]: [[Adolf Hitler]] prezentis en [[Munkeno]] 25-punktan programon de [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio]]
* [[1938]]: [[Nilono|Nilona]] [[dentobroso]] fariĝis vendebla aĉetaĵo
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: Nekonataj farintoj murdis germanan urbestron de [[Legionowo]] - revenĝe [[germanoj]] du tagojn poste [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Palmiry]] 190 loĝantojn de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo; en germana [[koncentrejo]] Hohenbruch apud [[Kaliningrado|Królewiec]] germanoj pafmortigis redaktoron de "[[Olsztyn|Olŝtina]] Gazeto" Seweryn Pieniężny, kaj [[skoltismo|skoltan]] komendanton Leon Włodarczyk
** [[Nov-Jorko]]: [[Fonduso]] nome de [[Ignacy Jan Paderewski|Paderewski]] por Helpo al Pollando komencis sian agadon - kreita de Usona Help-Komitato al Pollando; [[Parizo]]: en Pola Preĝejo okazis funebra [[diservo]] por [[animo]]j de ok [[profesoro]]j de [[Jagelona Universitato]], mortintaj en germana koncentrejo [[Sachsenhausen]] - vastan [[nekrologo]]n subskribis Pola Eksterlanda Universitato; [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" informis pri Angla Help-Komitato por Poloj en Budapeŝto apoginta 80 armeajn kaj civilajn tendarojn
** [[1941]]: En [[Varto]]-Lando germanoj malpermesis al [[poloj]] laboron en ĉiuj fakaj [[lernejo]]j kaj frekventi ilin al lernantoj de pola [[nacieco]]
** [[Britio]]: "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) pritaksis nombron de poloj en [[Kanado]], kiu kreskis de 145 503 en 1931 ĝis 170 000 nun; pola registaro en [[ekzilo]] subskribis en [[Edinburgo]] pakton kun la [[Universitato de Edinburgo]] pri kreo de Pola Medicina Fakultato
Linio 40 ⟶ 41:
** [[1944]]: Germana polico pafkzekutis en Ochotnica ([[distrikto Nowotarski]]) 40 personojn; [[ukrainoj|ukraina]] polico vivbruligis en Piotrowina ([[distrikto Miński]]) 23 personojn; en [[Pińczów]] aperis [[konspiro|konspira]] revuo "Bojowiec" (Batalulo) kun instrukcioj por [[infanterio|infanterianoj]]; kadre de operaco "N" en [[Varsovio]], [[Krakovo]] kaj aliaj urboj de [[Ĉefgubernio|ĜG]] aperis en publikaj lokoj falsigitaj [[afiŝo]]j pri evakuo de germanoj
* [[1946]]: [[Juan Domingo Perón]] gajnis prezidentajn balotojn en Argentino
* [[1953]]: [[Stalinismo]]: en [[Varsovio|Varsovia]] malliberejo komunistaj regopovoj [[ekzekuto|ekzekutis]] postper [[falsajustica ĵuro|falsa procesomurdo]] (justica murdo) generalon [[August Emil Fieldorf]]
* [[1955]]: [[Irako]] kaj [[Turkio]] subskribis [[antikomunismo|konraŭkomunisman]] traktaton de [[Bagdado]] por kontraŭstari al ties influoj en [[Proksima Oriento]] - samjare alianciĝis [[Britio]], [[Pakistano]] kaj [[Iran]]
* [[1956]]: Fine de la 20-a Kunsido de [[Komunista Partio de Sovetunio]] '''[[Nikita Ĥruŝĉov]] malkaŝis en sia sekreta raporto veran vizaĝon de [[Stalin]], kiel [[krimo|krimulon]] surfronte de bolŝevika partio''', kio kaŭzis ŝokon ene de [[komunismo|komunisma]] movado
* [[1966]]: Prezidento de Ganao [[Kwame Nkrumah]] estis faligita per sensanga [[puĉo]]
* [[1979]]: [[Norda Jemeno]] kaj [[Suda Jemeno]] ekmilitis