Bonifaco (sanktulo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
 
== Sukceso ==
En 723 Bonifaco estis en Germanio, kie, proksime al [[Fritzlar]], li faligis [[kverko]]n dediĉatan al la dio [[Toro (mitologio)|Toro]] post defii Toron mortfaligi lin. Laŭ lia samtempulo kaj parenco [[Sankta Willibald]], kiam li ekhakis la arbon, subita ventego terenblovis ĝin. Kompreneble Toro ne mortigis lin, kaj la popolo konvertiĝis. Laŭlegende [[abio]] ekkreskis inter la radikoj de la morta kverko, kaj Bonifaco uzis tion en prediko: el tio ŝajne devenas la kutimo de kristnaskarboj. Proksime Bonifaco starigis la [[Episkopujo Büraburg|Episkopujon Büraburg]].
 
Bonifaco ĝuis la subtenon de la [[merovidoj|merovida]] Karolo Martelo. La loĝantoj de Germanio estis plejparte paganoj kaj la merovidaj regantoj estis kristanoj. Karolo kredis ke la detruo de paganaj sanktejoj kaj la konverto de germanoj helpus lin aldoni germanajn landojn al sia imperio.