Esperanto-Muzeo en Svitavy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Agado: -duplikato
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ottendorferova vila 4.JPG|thumb|'''Ottendorfer-domo, sidejo de la Esperanto-muzeo en Svitavy.'''|640x640px|alternative=Ottendorfer-domo, sidejo de la Esperanto-muzeo en Svitavy.]]

La '''Esperanto-Muzeo en Svitavy''' estas kultura institucio situanta en Domo de Ottendorfer en [[Svitavy]] ([[Ĉeĥio]]). Ĝi estis fondita en [[2008]] kaj estas prizorgata de [[Ĉeĥa Esperanto-Asocio]]. Ekde 2011 ĝi estas samtempe oficiala sidejo (sed ne oficejo) de [[Ĉeĥa Esperanto-Asocio]]. La muzeo prezentas historion kaj nuntempon de la [[Esperanto-movado]] kaj krom ekspozicioj ĝi okazigas ankaŭ diversajn klerigajn kaj kulturajn aranĝojn kaj prizorgas Esperanto-bibliotekon.
 
== Estiĝo kaj jura pozicio ==
La muzeo estiĝis danke al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka klubo de amikoj de Esperanto. Ĝi estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro en 2008 kaj ĝian ekeston finance grave subtenis Muzeo pri Kulturo de Ĉeĥa Respubliko, la urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, ESF (Usono). La domo estas posedaĵo de la urbo, prizorgata de la Urba Muzeo kaj Esperanto-muzeo estas tie en senpaga luo. La tuta interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.