Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Sigismund von Schrattenbach, salcburga princo kaj ĉefepiskopo '''Sigismund la 3-a Christoph von Schr...'
 
Linio 7:
Jen kelkaj gravaj agoj de li. Jam antaŭ la elekto de posteulo sur la posteno de katedrala dekano Schrattenbach donacis ĉiujn meblojn al la Erhard-hospitalo. En 1754, pro la amaso da nesolvitaj procesoj, Sigismund enkondukis novan regularon pri geedzeco.Por malhelpi furiozantan mizeron li akceptis en 1754 du almozordonojn kiel ankaŭ ordonon pri malpermeso de uzurado. Li konstruigis novan punlaborejon kaj por inteligente okupi la malliberigitojn li akiris la rajton produkti duonŝtrumpojn. En oktobro 1755 li novorganizis la lernejan sistemon.
 
Pro la malegalaj monsistemoj inter [[Bavario]], [[Aŭstrio]] kaj Salcburgio la salprezo ege diferencis. Post longaj kaj akraj intertraktoj kun la bavara duko [[Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario)|Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario)]] li atingis kontrakton en junio 1767 prie. La eklezian ordon Sigismund antaŭenpuŝis per haltigo de misuzoj, de kio eĉ la katedrala kapitulano ne preterlasitis. Tre imponis la ĉepepiskopon la ekzercoj spiritualaj de la [[jezuitoj|jezuito]] Parhammer, kiujn la oficialuloj devige devis frekventi. Parhammer tiutempe influis ankaŭ la imperiestran kortegon en [[Vieno]]. Por havigi novajn pastrojn Sigismund aĉetis en Klagenfurt domon apud kiu li konstruigis preĝejon. De tiam esti akceptita en la salcburgia klerikaro ne plu estis facila afero kaj nobeleco ne plu aŭtomate faciligis tion. Schrattenbach starigis vikariujojn, preĝejojn kaj kapelojn (ekz. la [[PreĝejetoKapelo Sankta Anna (Hütten)|Anna-kapelo en Leogang-Hütten]]) kiujn li ofte mem pagis.
[[File:Salzburg Neutor Ost 01.jpg|thumb|Nova pordego aŭ Sigismunda pordego en Salcburgo, disde la urbokerno uesten; arkitektura majstroverko funkcianta ĝis hodiaŭ]]
Tamen vere porĉiaman gloron li faris al si per la impona tuneligo de la t.n. Nova pordego (germane: ''Neutor, Sigmundtor'') en Salcburgo trans la sabloŝtono de Mönchsberg-monto. Tio ege plifaciligis la trafikon kun la ĝis tiam foraj kvartaloj Leopoldskron, Riedenburg, Maxglan. Ĝis hodiaŭ legeblas ĉe la parto spektanta en la direkto de la urbokerno la latinlingva enskribitaĵo ''Te saxa loquuntur - La rokoj parolas de vi, Dio''. Ĉe la alia enirejo tunela staras marmora statuo de [[Johann Baptist Hagenauer]] pri la sankta Sigismundo, reĝo de [[Burgundio]]. Gvidis la konstruon la salcburga ĉefinĝeniero Elias von Geyer kaj la [[hanovro|hanovra]] arkitekto David Zimmermann. Post tri jaroj kaj duona la laboroj finitis en la 15.11.1767. Estiĝis novaj kvartaloj idiliecaj ĉirkaŭe kaj la ŝtonrompitaĵoj uzitis por sekurigi la murojn longe de la [[Salzach]]-rivero.
 
Antaŭ la katedralo starigitis [[dipatrino|Mario]]-statuo de Hagenauer; ties inaŭguro solena en la 29.5.1771 estis la lasta grava apero de Sigismund publike.
 
==Taksoj==
Sacerdotoj kaj laikoj malsimile taksis pri Schrattenbach! Sendube li estis ekzempla en doktrino, vivmaniero, kredo, boneco, grandanimeco, kirkokonstruemo (ekz. Hallein, Buchbach, Großarl, Mühldorf, St. Gilgen, Abersee, Beckstein), en monpretemo (ekz. por la vikariujoj de Eschenau, Taurach, Tweng), en hospitalsubteno (ekz. por la Johano-malsanulejo), en eduk-antaŭenpuŝado (ĉe lernejoj, ĉe orfejoj), en muzikŝato (sendo de gejunuloj por trejniĝo en Italion respektive memtrejno de talentitoj). Por la laikoj li tamen ofte aperis tro bigota kaj naiva en politikaj aferoj. Unuflanke li ja ŝatis malindulgajn jezuitajn ekzercadojn enpopole, aliaflanke lia kortego finance ne ĉiam ŝparemis. Pri tio responsis memkompreneble ne Sigismund mem, kiu tre modeste vivis, sed liaj korteganaĉoj.