Supra Silezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 17:
Malgrandan [[enklavo]]n en tiu ĉi regiono kreas vilaĝoj [[Hať]], [[Píšť (Opava)|Píšť]] kaj [[Šilheřovice]] en la ĉeĥa kaj najbaraj vilaĝoj de [[komunumo Krzyżanowice]] en la pola flanko de tiu ĉi limo. Ilia historio estas mallarĝe kunigita kun historio de la pola-ĉeĥa limregiono, nomata ankaŭ la silezia-moravia limregiono. Por tiu ĉi teritorio estas karakterize, ke en [[mezepoko]] estis tiu ĉi regiono loko de senĉesaj konfliktoj kaj la limregionaj vilaĝoj estis ekspoziciataj al oftaj interŝanĝoj de proprumantoj. Destini en tiu ĉi periodo precizajn limojn inter [[Moravio]] kaj la polaj landoj eblas nur tre malfacile. Kiam [[Grandmoravia regno]] (vidu la supran mapon) de la [[Svatopluk la 1-a]] estis disfalinta, Supra Silezio komune kun lando [[Opava|opava-a]] kaj [[racibórz]]a venis sub regadon de la ĉeĥaj [[Přemyslidoj]]. Sed fine de la [[10-a jarcento]] [[Silezio]] apartenis al al la pola regno, en kiu regis familio de [[Piastoj]] tio estas [[Mjeŝko la 1-a (Pollando)|Mjeŝko la 1-a, la unua pola duko]] (vidu la supran mapon).
 
Kiam la ĉeĥa reĝo [[Přemysl Otakar la 2-a]] destinis sian eksteredzecan filon Mikolaon sinjoro de la reĝaj posedaĵoj en [[Regiono Opava]], tio estis paŝo, kiu post la morto de la reĝo en la jaro [[1278]] gvidis ne nur al nasko de opava duklando, sed ankaŭ al iompostioma dividado de Regiono Opava de Moravia lando, tiam eniris la limoj de dum la regado de pola reĝo [[Ladislao la 1-a (Pollando)]] ([[Ladislao la Ulnolonga]])(dum la jaroj: 1275–1300) (vidu la apudan mapon). Grandpola princlando, apartenanta al [[Pollando]], disfalis post la morto de princo Vladislav en [[1281]]. Pro ties disfalo estiĝis krom alia ankaŭ racibórza princlando kaj apartenis al Pollando. En [[1327]] racibórza princo Leszek akceptis feŭdan superecon de la ĉeĥa reĝo [[Johano de Luksemburgio]] (vidu la apudan mapon) kaj formale li tiel apartigis [[Distrikto Racibórz]] de Pollando. Kiam en [[1336]] Leszek mortis kiel seninfana kaj samtempe kiel la lasta racibórza princo el familio de [[Piastoj]], transprenis lian regadon super la [[Distrikto Racibórz]] lia bofrato Přemysl-Mikolao opava. La suda Silezio tiel fariĝis parto de landoj de la ĉeĥa krono. Post alveno de [[habsburgoj]] sur la ĉeĥan kaj la hungaran tronon en [[1526]] ĝi poste transiris sub regadon de habsburgoj.
 
Alveno de [[Maria Teresia]], filino de [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 6-a]], sur la [[Vieno|vienan]] imperiestran tronon fariĝis preteksto por kaŭzi [[Aŭstrio|aŭstria]]-[[Prusio|prusia]] militan konflikton. La prusia reĝo [[Frederiko la 2-a]] ekokupis en ĝi Silezion kaj la tuta konflikto estis finita en la jaro [[1742]] per [[Vroclavo|Vroclava]] paco. Laŭ ties bazo Maria Teresia estis devigita rezigni de pli granda parto de Silezio al la prusia reĝo. Suda parto de Supra Silezio komune kun urbo [[Opava]] restis sub administrado de habsburgaj regantoj. La teritorio en la maldekstra bordo de rivero Opava inter urboj Opava kaj [[Ostrava]], la hodiaŭa [[Regiono Hlučín]], same kiel regiono de [[Regiono Racibórz]], fariĝis parto de [[Prusio]]. La eksa Racibórza-opava princlando tiel estis apartigita en parton [[Aŭstrio-Hungario|aŭstria-hungaran]] kaj prusian.