Inkaa garolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
Pli precize tiu specio '''Inkaa garolo''' montras distingajn regionajn variaĵojn ene de sia granda sed nesekva teritorio. Tio inkludas du regionojn: nome el suda [[Teksaso]] sude tra okcidenta kaj suda [[Meksiko]] al komenco de [[Centrameriko]] kaj rompo ĝis la dua regiono kie la specio reaperas en larĝa strio tra la altaj teroj (precipe de [[Andoj]]) de norda [[Sudameriko]] el [[Venezuelo]], tra [[Kolombio]], [[Ekvadoro]] kaj [[Peruo]] al [[Bolivio]] (tiuj tri laste menciitaj landoj konsistigus la iaman [[Inkaa Imperio|Inkaan Imperion]] de kie venus la nomo de la specio en Esperanto “Inkaa” kaj en la latina [[scienca nomo]]). Inter la du regionoj la specio atentige ne ĉeestas en [[Salvadoro]], [[Nikaragvo]], [[Kostariko]] nek [[Panamo]].
 
Oni sugestis, ke la [[Nearktiso|nordamerikaj]] [[taksono]]j eble estu konsiderata separata specio, ''Cyanocorax lŭuosusluxuosus''. Laŭ tiu [[taksonomio]], la norda specio havus la [[komuna nomo|komunan nomon]] [[Verda garolo]], dum la [[Neotropiso|sudamerika]] populacio pluhavus la sciencan nomon ''C. yncas'' kaj pluhavus la popolan nomon '''Inkaa garolo'''.<ref>Ridgely, R. S.; & Greenfield, P. J. (2001). ''The Birds of Ecuador - Field Guide.'' Cornell University Press. ISBN 0-8014-8721-8</ref><ref>Hilty, S. L. (2003). ''Birds of Venezuela.'' Princeton University Press. ISBN 0-691-02131-7</ref>
 
La [[biotopo]] estas humidaj arbaroj kaj [[Arbustaro|arbustejoj]]. La nordaj populacioj loĝas arbarojn de ebenaĵoj kaj montetoj ĝis maksimumo de 1800 m en Meksiko. La andaj populacioj altas plie inter 1400 kaj 3000 m, dum kelkaj grupoj malaltiĝas ĝis ĉirkaŭ 900 m ĉe la pacifika deklivo de la kolombiaj Andoj. En Venezuelo kelkaj populacioj malaltiĝas preskaŭ ĝis la marnivelo.