Sam Hawkens: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
Arbarano '''Sam Hawkens''' estas konata rolulo el romano de [[Karl May]] ''[[Winnetou]]''. Li estas malgranda vireto en flikita [[mantelo]] de tia dikeco kaj dureco, ke ne trapenetros ĝin [[indiano|indianaj]] [[sago]]j. Krome li portas [[peruko]]n, ĉar ankoraŭ kiel junulo li renkontis grupeton de Pawneeoj, kiuj [[skalpo|skalpis]] lin. Sed Sam estas tre kontenta pri sia peruko, ĉar li povas demeti ĝin dum varmegaj tagoj.
 
Sam proprumas strangan al branĉo similan [[fusilo]]n Liddy kaj rajdas [[hino]]n. Kune kun siaj du amikoj, [[Stone Dick]] kaj [[Parker Willy]], li estis la unua instruisto de [[Old Shatterhand (staturo)|Old Shatterhand]] en amerika [[sovaĝa okcidento]] kaj de li ankaŭ devenas la milita nomo por Old Shatterhand. Sam Hawkens estas konata pro sia aldiraĵo "''se mi ne eraras, hihihi''".
 
Hawkens prezentiĝas ankoraŭ en romano ''Petrola princo'', kie kune kun [[Winnetou]], [[Hobble Frank]], [[Hammerdull Dick]] kaj [[Holbers Pitt]] li helpas al almigrintoj likvidi bandon de krimuloj. Pliaj sortoj pri li ne estas konataj, nur en la kvara parto en libro pri Winnetou estas mencio pri tio, ke ĉirkaŭ la jaro [[1900]] li ankoraŭ vivis, kiam tiu vizitis Dickon Hammerdull kaj Pitton Holbers en ilia hotelo en [[Colorado]].