Liptovský Hrádok: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e loĝantoj
Linio 108:
 
== Situo ==
La urbo situas en [[valo]] de [[Váh]], laŭ la dekstra bordo de Váh, laŭ la ĉef[[vojo]] kaj [[fervojo]] [[Poprad]]-[[Martin]]. [[Liptovský Mikuláš]] troviĝas en distanco de 10 km.
 
== Historio ==
La loko estis loĝata dum la [[bronzepoko]]. En la [[13-a jarcento]] [[fortikaĵo]] konstruiĝis. La unua mencio skribe okazis en [[1262]] en formo ''castro Lippo''. La fortikaĵo komence apartenis al [[reĝo]], poste la posedantoj ofte ŝanĝiĝis, fine en [[1709]] ĝi tute ruiniĝis. La komunumo naskiĝis en la [[18-a jarcento]], unue estis tie deponejo pri [[salo]], [[fero]] kaj [[kupro]]. En [[1768]] faklernejo pri forstrumado ekfunkciis, la unua en [[Eŭropo]]. Ekfunkciis ankaŭ fandejo pri kupro ekde [[1792]]. La komunumo ricevis urborangon kun tutlanda foirorajto en [[1805]]. La urbo iĝis elirpunkto de flosado sur rivero Váh. Oni liveris lignojn, [[erco]]jn, [[fromaĝo]]jn. En [[1910]] en la urbo loĝis 667 da loĝantoj (351 [[slovakoj]] kaj 256 [[hungaroj]]). Ĝis [[1919]] ĝi apartenis al [[Hungario]], al [[Liptó]], al la distrikto de ''Liptóújvár'', kies distriktejo estis. En [[2001]] loĝis en la urbo 8232 da [[homo]]j (7994 slovakoj).
 
== Esperanto ==