Kalvinana preĝejo (Győr): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
preĝejo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:02, 18 sep. 2018

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Győr.

Historio

En la 16-a jarcento la reformacio ankaŭ en Győr disetendiĝis, la unuaj protestantoj estis soldatoj de la fortikaĵo. Ili estis majoritate germanoj, minoritate hungaroj. La Baziliko-katedralo de Győr restis katolika, sed la paroĥan kirkon akiris la protestantoj. Post mallonga turka dominado la jezuitoj regis en la urbo. En 1613 nur en la urborando povis esti protestanta kirko, sed ankaŭ tio ĉesis en 1633. La protestantoj disiĝis en 1647 al kalvinanoj kaj luteranoj. En 1783 la urbo deklaris la liberan religiuzon. En la sekva jaro la kalvinanoj aĉetis domon, kiun ili malkonstruis kaj konstruis propran kalvinanan preĝejon. Ĝi funkciis ĝis 1906. La nun videbla, jam impona preĝejo estis konstruita en 1905.

Konstruaĵo

La kalvinana situas en urboparto "Nova Urbo", kie tre komence funkcias ankaŭ 4 aliaj preĝejoj: Luterana malnova kirko (Győr), katolika preĝejo, Sinagogo de Győr kaj Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Győr). La kalvinana preĝejo havas altan sveltan turon (kvazaŭ kudron), kiu estas vedebla jam el la foro. La fasado estas simetria, meze la arkada parto reliefas, kie la enirejo funkcias. La navo larĝas kaj ne longas, kiel kutime. Interne estas videblaj gotikaj ornamaĵoj.

Ekde 2006 oni aranĝas komunan festivalon "Kvin Preĝejoj", interne koncertoj okazas.

Fontoj

 
Interna foto el 1960