René de Saussure: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: retrovita ligilo
e ligilo al rete havebla fonto
Linio 8:
'''René de SAUSSURE''' (naskiĝis en [[1868]] en [[Ĝenevo]], mortis en decembro [[1943]] en [[Berno]]<ref>“Niaj mortintoj 1939–1945”, en ''Esperanto'' septembro-oktobro 1946, paĝo 6.</ref>) estis [[svisa esperantisto]] kaj profesia [[matematikisto]], kiu skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj [[interlingvistiko]] laŭ lingvista vidpunkto. Lia ĉefa verko, ''[[Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto]]'', estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto, defendanta Esperanton kontraŭ kelkaj [[Ido|Idistaj]] kritikoj. Grava estis lia principo de [[Neceso kaj sufiĉo]], per kiu li kontraŭstaris la kritikon de [[Louis Couturat]], ke Esperanto ne kongruas kun la principo de [[Renverseblo|Renversebleco]].
 
Li estis frato de [[Ferdinand de Saussure]], fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand de Saussure enmetis neŭtran mencion al Esperanto en sian libron ''[[Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko]]'' dum 1913.<ref>“The''[http://www.academia.edu/27466010/The_other_Saussure The other Saussure”Saussure]''. Artikolo de [[Javier Alcalde]] en ''Babel'' 16: 22-24, 2016.</ref>
 
En 1907 li proponis la adopton de [[spesmilo]] kaj prenis sur sin la redaktadon de ''[[Internacia Scienca Revuo]]'', sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo ''[[Antido]]'' pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (vidu [[Lingwo Internaciona]]). En 1919 aŭ 1920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "[[dialekto]]" de Esperanto.