Marsejlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ankaǔ +ankaŭ)
Linio 422:
Sekve de la usona elŝipiĝo en Norda Afriko, Marsejlo estis okupata fare de la Germana armeo la [[12an de novembro|12an de Novembro]] [[1942]], same kiel la cetera Suda regiono. La urbo multe suferis pro la okupado ĉefe dum la "Marsejla razio", inter aliaj la kvartalo Panier norde de la malnova haveno, nomita krimkvartalo fare de la nazioj. Dum la nokto inter la 22a kaj la 23a de Januaro 1943, pluraj miloj homoj estis arestitaj, kaj du tagojn poste, la 24an de Januaro, generalo SS Oberg helpita de la prefekto René Bousquet ordonis al la loĝantoj de la kvartalo Vieŭ-Port [malnova haveno] vakigi sian loĝejon antaŭ 2 horoj kun 30 kg da pakaĵo. 30 000 homoj estis forpelitaj. Dum la 2 sekvantaj semajnoj, 1 500 konstruaĵoj estis dinamititaj, kio postlasis ruinkampon ĝis la Liberigo.
 
Marsejlo suferis ankaǔankaŭ plurajn alarmojn. La usona bombado la 27an deMajo 1944 estis aparte ruiniga kaj okazigis preskaǔ 2 000 viktimojn.
 
La 15an de Aǔgusto 1944 okazis la elŝipiĝo en Provenco. Tiam la okupantoj eksplodigis la havenajn instalaĵojn : pli ol 2 000 ŝipoj estis dronitaj, kaj la fama transĉarĝa ponto detruita.