Alberto la Urso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- kontrau + kontraŭ )
Linio 43:
En 1123 li sekvis la patron regantece kaj ofice kaj estis nomumita fare de Duko Lotaro de Saksio margrafo de [[Orienta Markio]] (kiun li konkeris) kaj de [[Luzacio]]. Post la ekreĝeco (1125) estis tiuj ĉi regionoj ankaŭ donacitaj al Alberto. Sed pro kverelo kun la margrafo Udo li devis jam en 1131 cedi la tuton post proklamo de reĝa juĝo. Tamen Alberto restis lojala al la imperiestro [[Henriko la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 5-a]] akompanonte lin en 1132 al [[Italujo]]. Kompence li ricevis en 1134 [[Norda Markio|Nordan Markion]] kiuj enhavas la teritoriojn de sur la maldekstra riverbordo de [[Elbo (rivero)|Elbo]] kiujn oni estis preninta el la manoj de la [[Slavoj]] paŝo post paŝon. Diligente li dediĉis sin al la germanigo de la landoj kaj al kristanigo de la gentoj. En 1136 li konkeris la teritorion [[Prignitz]] (Antaŭmarkio). De la slava princo [[Przybysław Henryk]], kiu regis en Brandenburgio, li ricevis la regionon [[Zauche]]. Li ankaŭ estis nomumita heredo de ties aliaj princejeroj [[Distrikto Havelland|Havelland]].
 
Lotaro alianciĝis en 1138 al la nove elektita [[ŝtaŭfoj|ŝtaŭfa]] imperiestro [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 3-a]] kaj ricevis, post la proskribo de [[Henriko la Fiera]], Saksion. Sed tio ne daŭris longe; Alberto eĉ devis forlasi sian hereditajn teritoriojn fuĝante al Konrado. Post la Packontrakto de [[Frankfurto ĉe Majno]] (1142) li rezignis pri la Duklando Saksio gajninte Nordan Markion kiel rekte al la imperiestro submetitan regionon kaj krome la postenon de ĉefĉambristo. Sekve Alberto antaŭenpuŝis sukcese la setlojn en la eksaj slavaj teritorioj helpe de [[Nederlandanoj]]. En 1147 li faris veran "krucmiliteton" kontraukontraŭ la slavoj. Kiam mortis Przybysław Henryk li eknomiĝis ''Margrafo de Brandenburgio''. Post kverelo (1150–52) kun [[Henriko la Leono]] li akiris [[Plötzkau]], en 1157 li venkis ribelojn grupiĝintaj ĉirkaŭ Jaczos, parenco de Przybysław Henryk. Tiam Alberto reinstalis la episkoplandojn Havelberg kaj Brandenburg kaj enkondukis ĉe si la ordenon de la [[premonstratoj]] por certigi la kristanigojn. Li konstruis novajn urbojn kaj helpis al enmigrademuloj veni enlanden. Antaŭ la imperiestro li restis relative memstara. Li novorganizis la landon dividante ĝin en [[vokto|voktejojn]] kaj liaj oficistoj administris laŭ germanaj leĝoj kaj kutimoj. Tiamaniere iam slavaj teritorioj rapide germaniĝis.
 
En 1162 li mem vidis la detruon de [[Milano]], en 1164 li batalis kun Henriko la Leono kontraŭ la [[Obotritoj]] kaj apartenis inter 1166-69 al la princa alianco konspiranta kontraŭ Henriko. Li havis du filinojn kaj sep filojn, el kiuj Oto sekvis lin kiel reganto de Brandenburgio. Bernhard ricevis Anhalt kaj poste Saksion, Dietrich la bienojn de la avino Eilika kaj Hermann la bienojn ĉe [[Orlamünde]]. Lia nepo Alberto la 2-a, regis la Nordan Markion inter 1205-20.