Matiaso Bel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ĉi-tie +ĉi tie)
Linio 19:
Kiam pasis unu-du tagoj en tiaj ĉi amuziĝoj, ĉiuj gefestantoj procesie foriras en la domon de la junedzo, kie oni malfrue vespere alvenigas ankaŭ la junedzinon. Tiun ĉi kutimon oni nomas „enhejmiĝo“. Estas malfacile priskribi, kiom da ululkriado kaj sakfajfado okazas dum tiu ĉi ceremonio. Kaj poste en la domo de la junedzo okazas nova festeno.
La sekvan tagon venas edziĝintaj viroj kaj la edziĝintaj virinoj por saluti la junan geedzan paron kaj laŭ ceremoniplena kutimo akceptas ilin inter sin.
Tiajn kutimojn havas la ĉi- tieaj Slovakoj.
La infanojn ili edukas tiel, kiel ili mem vivas. La knabinojn ili severe alkutimigas al la hejmaj kaj la knabojn al la terkulturistaj laboroj. Sed en tia ĉi, kvankam malfacila vivo ili ofte vivas pli longe ol iu alia homo.
La mortintojn ili laŭ malnova kutimo entombigas dum laŭta vekriado kaj lamentado de ploristinoj, kiuj laŭ certa melodio kantas en la funebra procesio laŭdojn al la mortinto kaj prikantas sian malfeliĉon, ja eĉ amare riproĉas al si mem la maljustaĵojn kaj ofendojn, per kiuj ili estis pekintaj kontraŭ la mortinto.