Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
Linio 10:
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
 
Kiam la biblioteko translokiĝis al sia nuna (2011) sidejo, eblis simpligi tiujn aranĝojn: en aparta ĉambro kreiĝis la Arkivo Houghton, kiu konsistas el ĝenerala dokumenta arkivo, al kiu apartenas ankaŭ la muzikaĵoj kaj la pli grandaj fotoj, kaj el fotoarkivo, kiu malgraŭ sia nomo enhavas ankauankaŭ poŝtkartojn, bildkartojn, kaj similajn malgrandaĵojn.
 
Origine ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo de la [[Internacia Bibliografia Instituto]] en [[Bruselo]]. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio Montagu Butler ellaboris apartan klasifon tre detalan. Iom post iom oni komencis uzi elementojn de Universala Decimala Klasifo, kaj nun (2011) ĉio estas aranĝata laŭ tiu sistemo.