Novklasikismo (muziko): Malsamoj inter versioj

e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Neniu resumo de redakto
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ))
La muzikhistoria nocio de '''novklasikismo''' (ne intermiksu kun [[Malluma ondo|novklasiko]] ekde la malfruaj 1980-aj jaroj) ekestis post 1920 en [[Parizo]] en la cirklo de artistoj kiel [[Igor Stravinski]], [[Jean Cocteau]] kaj la [[Groupe des Six]]. [[Jean Cocteau]] postulis ''solvitan de individuo, objektivan arton, kiu lasas la aŭskultanton je klara konscienco''.
 
Novklasikismo estas estetika tenenco trapasanta la tutan eŭropan muzikkulturon ekde ĉ.ĉirkaŭ 1920. Klare rifuzante [[Romantika muziko|malfruromantikan]] esprimivon, [[impresionismo]]n kaj la [[Ekspresionisma muziko|ekspresionismo]]n, la novklasikismo strebas al klareco, simpleco kaj klasikeco. Dum la novklasikismo ekestis nova, [[Tonaleco|tonala]] kaj plejparte lineare direktita muziko, je kiu la [[18-a jarcento]] ([[Baroka muziko|malfrubaroko]] kaj fruklasiko) ofte estis modelo por komponteknikoj, formoj kaj ĝenroj.
 
En la [[orgenkonstruo]] novklasikismo signifas instrumentotipon dominan precipe en Francio inter ĉ.ĉirkaŭ 1925 kaj 1975, kiu celas kombini la franc-barokajn ("klasikajn"), franc-romantikajn kaj nordgerman-barokajn sonelementojn kun lej moderna tekniko ("l'orgue néoclassique").
 
La komponan tendencon de la novklasikismo oni foje false nomas ankaŭ [[novbaroko]]. Malgraŭ la malfacila limigo (la novklasikismo alprenis krom klasikaj ankaŭ malfrubarokajn formojn kaj stilrimedojn) en la muzikhistorio kaj en la aŭtoritataj profesiaj muzikleksikonoj ([[Die Musik in Geschichte und Gegenwart|MGG]] malnova, [[Die Musik in Geschichte und Gegenwart|MGG]] nova, New Grove Dictionary) la termino novklasikismo venkis.