Bradipo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj |
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ) |
||
Linio 26:
Malgraŭ simileco al pli grandaj kaj iom pli rapidaj [[ĥelepo]]j ([[dufingraj pigruloj]]), tiuj du genroj ne estas tre parencaj.<ref name=xen3>{{cite web | url = http://xenarthra.org/sloth/bradypus/ | title = 3-Toed Sloths | accessdate = 2007-04-09}}</ref> Ambaŭ ili emas loĝi en similaj kondiĉoj, kaj en plejparto de iliaj arealoj estas unu specio de bradipo kaj unu specio de ĥelepo, kiuj kunekzistas paralele.
La morfologio de korpo de bradipo adaptiĝis al surarba vivmaniero. Absolutan plejparton de sia vivo bradipo pendas sur branĉoj per siaj grandaj, kurvataj ungegoj, manĝante foliojn kaj malrapidege moviĝante, kiam la folioj elĉerpiĝas. Plej ofte ili troveblas en [[Arbedo|arbeda]] aŭ [[Arbusto|arbusta]] nivelo de la [[ĝangalo]], sed foje ili moviĝas al la altaj kronoj de la [[kanopeo]]. Se bradipo falas aŭ estas metita sur grundon, ĝi ne povas iri en kvarpieda maniero kaj devas rampi, tenante sin per antaŭaj brakoj kaj ungegoj. Bradipoj estas konataj pro sia malrapido. Maksimuma rapido de moviĝo de bradipo estas
Sciencistoj ne scias ĝuste, kiam la bradipoj pariĝas, sed laŭ observoj de apero de idaro tio devas esti iam inter februaro kaj marto. La idoj klingas al dorso de sia patrino dum ĉirkaŭ 9 monatoj. Felo de bradipoj estas brun-griza, sed ĝi ofte aspektas verdeca pro [[algo]]j, amasiĝantaj sur ĝi. Verdeca felo kaj malrapido funkcias kiel efika [[kamuflilo]] - kiam ĝi trankvile pendas, bradipo aspektas kiel granda aro de [[folio]]j aŭ [[musko]].<ref name="infoplease.com"/> Fakte en ties haroj foje svarmas pedikoj, skaraboj, pieridoj kaj larvoj.<ref>Ĉen Ŝjaŭji, ''Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado'', Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 58 al 59. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.</ref>
== Karakterizaĵoj ==
Tiuj [[Neotropiso|neotropisaj]] bestoj estas pli-malpli same grandaj kiel malgrandaj [[hundo]]j aŭ grandaj [[hejma kato|katoj]]. Longo de korpo kaj kapo kune estas
Dentoj de bradipoj estas tre simplaj. Ili ne havas [[incizivo]]jn nek [[kanino]]jn, nur aron de [[vangodento]]jn, preskaŭ ne divideblajn ej [[molaro]]j kaj [[antaŭmolaro]]j. Estante preskaŭ [[homodonto|homodonta]], [[denta formulo]] de bradipoj estas skribata simple kiel <math>\frac{5}{4-5}</math>.
Linio 37:
Pro sia tre malrapida [[metabolismo]], bradipo ne povas subteni konstantan korpan temperaturon. Malsimile al absoluta plimulto de [[mamulo]]j, bradipoj estas [[pojkilotermulo]]j - t.e., temperaturo de iliaj korpoj ŝanĝas kun ŝanĝiĝo de temperaturo de la aero, kiel ĉe [[reptilio]]j. Pro tio bradipoj nur povas travivi en varmaj, humidaj klimatoj kun relative malgranda jara ŝanĝo de temperaturo. La normala korpa temperaturo estas de 32 °C sed povas fali al 20 °C dum dormado.<ref name="Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 58"/>
La inoj naskas idojn post
== Vidu ankaŭ ==
|