Diplomata imuneco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Jean Baptiste Vanmour - Dinner at the Palace in Honour of an Ambassador - Google Art Project.jpg|eta|dekstre|280px|Eksterlandaj ambasadoroj ricevitaj en la [[Palaco Topkapı]] en [[Istanbulo]] dum la regado de Sultano [[Ahmedo la 3-a]]. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1725.]]
'''Diplomatia imuneco''' estas formo de laŭleĝa imuneco kiu certigas ke [[diplomato]]j ricevas garantion por libera trairo kaj ne estas konsideritaj atakeblaj per proceso aŭ [[Akuzisto|procesakuzo]] laŭ la [[leĝo]]j de la gastiganta [[lando]], sed ili daŭre povas esti forpelitaj. Moderna diplomatia imuneco estis kodigita kiel ero de [[internacia juro]] en la [[Viena Kongreso pri Diplomatiaj Rilatoj]] (1961) kiu estis ratifita fare de ĉiuj krom manpleno da nacioj, kvankam la koncepto kaj kutimo de tia imuneco havas multe pli longan historion datantan reen milojn da jaroj. Multaj principoj de diplomatia imuneco nun estas konsideritaj kiel [[kutima juro]]. Diplomatia imuneco kiel institucio formiĝis por enkalkuli la prizorgadon de registaraj rilatoj, dum periodoj de malfacilaĵoj kaj [[armita konflikto]]. Ricevante diplomatojn, kiuj formale reprezentas la reganton, la ŝtatestro de la envenanta lando garantias certajn privilegiojn kaj imunecojn por certigi ke ili povas efike aranĝi siajn devontigojn, en la kompreno ke tiuj estas disponigitaj sur reciproka bazo.