Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Genezo==
Aŭtorino de la dokumento titolita „Protest!” (Protesto), subskribita de Front Odrodzenia Polski (Fronto de Renaskiĝo de Pollando), estanta daŭrigo de antaŭmilita Akcja Katolicka ([[Katolika Agado]]), estis ĝia prezidantino, pola [[verkisto|verkistino]] [[Zofia Kossak-Szczucka]]. La Proteston oni eldonis [[konspiro|konspire]] kun eldonkvanto da 5000 ekzempleroj en [[Varsovio]] la 11-an de aŭgusto 1942 forme de [[flugfolio]]-[[afiŝo]]. Ĝi estis publikigita post kelkaj semajnoj de komenciĝo de granda [[genocido|ekstermiga agado]] en [[Varsovia geto]], de kie [[germanoj]] – kadre de [[Granda Kampanjo|Grossaktion in Warschau]] – komencis [[deportado]]n de juda popolo al germanaj [[koncentrejo]]j.
 
==Enhavo de la dokumento==
Celo de la publikaĵo estis difino de starpunkto de [[poloj|polaj]] katolikoj kontraŭ holokaŭsto de judoj, farata de germanaj regopovoj sur la teritorio de okupata Pollando. La dokumento apelaciis al [[socio]] de polaj katolikoj rememorigante principojn de katolika [[kredo]] kaj de universalaj [[moralo|moralaj]] [[valoro]]j de [[kristanismo]] – la [[karitato]]n, sendepende de kredata [[mondkoncepto]] aŭ [[religio]]. La protesto dividiĝas laŭ du partoj:
 
La unua estas priskriba kaj montras pezajn vivkondiĉojn de judoj en la [[geto]] kaj cirkonstancojn de ilia deportado al germanaj koncentrejoj, kadre de operaco Grossaktion in Warschau. ''En la varsovia geto, malantaŭ la muro detranĉanta la mondon, kelkcent miloj de kondamnitoj atendas la [[morto]]n. Ne ekzistas por ili [[espero]] de savo, nek alvenas helpo de ajna direkto. Surstrate kuras [[ekzekutisto]]j, pafante al ĉiu, kiu aplombas eliri el la domo. Same ili pafas al ĉiu, kiu aperos fenestre. Sur [[trotuaro]] malpuriĝas neenterigitaj [[kadavro]]j''.
 
La dua parto prezentas silentan sintenon de la mondo kontraŭ tiuj ĉi faktoj. La dokumento kondamnas silenton de la monda [[publika opinio]] koncerne estiĝanta ĝuste nun holokaŭsto de judoj. Ĝi kondamnas same prisilenton flanke de poloj kaj ankaŭ flanke de [[Aliancanoj]], kaj ankaŭ de judoj mem, kies [[socio]]j troviĝas en la tuta mondo. Ilian sintenon ĝi komparas al simbola manlavado de [[Pontio Pilato]], kiu post konfirmo de la [[verdikto]] kontraŭ [[Kristo]] lavis siajn manojn antaŭ homamaso, postulanta [[krucumo]]n de la akuzito. Zofia Kossak skribis: ''La mondo rigardas tiun ĉi [[krimo]]n, la plej teruran ol ĉio, kion vidis la [[historio]] – kaj [[silento|silentas]]. [[Masakro]] de milionoj da nearmitaj homoj okazas inter universala, malbonaŭgura silento. (...) Nenion diras [[Britio]], nek [[Usono]], silentas eĉ influa internacia judaro, antaŭe tiom sentema al ĉiu majustaĵo de sia gento. Kaj silentas poloj. (...) Pereantaj judoj estas ĉirkaŭitaj de Pilatoj mem manlavantaj sin''.