Buto (filo de Teleono): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Buto''' (malnovgreke Βούτης –''Bútés'', latine |''Butes'']] estas en greka mitologio filo de Teleono (patro de Buto)|...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:19, 7 dec. 2018

Buto (malnovgreke Βούτης –Bútés, latine |Butes]] estas en greka mitologio filo de Teleono el Ateno kaj lia edzino Zeŭipa, filino de rivera dio Eridano.

Buto aliĝis al ekspedicio de Argonaŭtoj, kiuj veturis sur ŝipo al malproksima Kolĉido por akiri oran ŝaffelon. Dum longa vojaĝo ili postvivis multajn aventurojn, inter ili longan restadon sur insulo Lemnos, kie virinoj gvidataj de reĝino Hipsipilo murdis siajn edzojn kaj poste kun ĝojo bonvenigis Argonaŭtojn. Post plua ŝipveturado ili liberigis Fineon de Harpioj kaj sukcesis traveturi inter kunpuŝiĝantaj rokoj Simplegadoj, kiuj gardis enirejon en Bosporon. En Koĉido ili fine helpe de sorĉistino Medea sukcesis akiri la oran ŝaffelon.

Sur la returna vojaĝo ili feliĉe traveturis inter Skilo kaj Ĥaribdo. Poste ilin eklogis en pereon kantado de Sirenoj, kiujn por savi la Argonaŭtojn, klopodis per sia voĉo superi Orfeo.

Fine el la tuta ŝipanaro nur Buto lasis sin delogi de la Sirena kantado kaj saltis en la maron. Sed laŭ iuj malnovtempaj aŭtoroj savis lin diino Afrodito kaj transigis lin en sicilian urbon Marsalan, pli frue nomatan Lilibaiono (lat Lilybaeum), kie li prisetlis. Buto poste fariĝis reĝo kaj Afrodito naskis al li filon Erikson.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bútés (syn Teleóna) en la ĉeĥa Vikipedio.