Licinio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
ARR8 (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
'''Flavio Galerio Valerio Liciniano Licinio''' (latine: Flavius Galerius Valerius Licinianus Licinius) (ĉ. [[250]] - [[325]]) estis [[romiaj imperiestroj|romia imperiestro]] el [[308]] al [[324]].
 
De malriĉa deveno el [[Dacio]], li naskiĝis en la [[Supra Moesio]]. '''Licinio''' akompanis sian amikon, nome la imperiestro [[Kaio Galerio]] en lia kampanjo en [[Persio]] en [[297]]. Post la morto de [[Severo|Flavio Valerio Severo]], Galerio donis al Licinio la titolon ''Augustus'' en Okcidento en la [[11-a de novembro]] de [[308]] kaj respondecigis lin pri la provincoj [[Ilirio]], [[Trakio]], kaj [[Panonio]].
 
Post la morto de Galerio en majo de [[311]], Licinio kunregis la tutan imperion kun [[Maksimino Daia]]. La [[Dardaneloj]] kaj la [[Bosporo]] formis la landlimon.
Linio 13:
En marto de [[313]], li edziĝis al [[Flavia Julia Konstantia]], duonfratino de [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino]], en ''Mediolanum'' (aktuale [[Milano]]). Tiam ili proklamis la faman [[Edikto de Milano|Edikton de Milano]], kiu redonis posedaĵojn al la komunumoj de kristanoj. Tiu edikto laŭleĝigis [[kristanismo]]n, sed ne faris ĝin ankoraŭ oficiala religio de la imperio. La venontan monaton ([[30-a de aprilo]]), Licinio reagis al atakaj klopodoj fare de Maksimino, kaj venkis lin definitive en la [[Batalo de Ciralo]]. Li konsolidigis sian kontrolon en Oriento, dum Konstantino restis kiel suprema imperiestro en Okcidento.
 
En [[314]] li apogis la insurekcion de [[Basiano]] kontraŭ Konstantino. Kiam tio diskoniĝis, ekis [[enlanda milito]], en kiu Konstantino venkis en la [[batalo de Cibalae]] en [[Panonio]] (en la [[8-a de oktobro]] de [[316]]), kaj poste revenkis super Licinio du jarojn poste (post elekti [[Valerio Valento]] kiel kunimperiestro) en la ebenaĵo de [[batalo de Mardia|Mardia]] (nome ankaŭ ''Campus Ardiensis'') en [[Trakio]]. La ŝajna reamikiĝo lasis Licinion kun Trakio, [[Malgranda Azio]], [[Sirio (romia provinco)|Sirio]] kaj [[Egipto (romia provinco)]], sed poste li aldonis nombrajn provincojn al la kontrolo de Konstantino.
 
En [[324]] Konstantino, tentita de la "maljueco kaj nepopularaj malvirtoj" de Licinio, deklaris alian militon kontraŭ li kaj, malvenkinte super lia armeo en la [[batalo de Adrianopolo (324)|batalo de Adrianopolo]] ([[3-a de julio]] de 324), kaptis lin ene de la muregoj de [[Bizanco]]. La malvenko de la ŝiparmeo, teorie supera, de Licinio fare de [[Krispo]] (la plej aĝa filo de Konstantino) devigis lin retiriĝi al [[Bitinio]], kie la [[batalo de Krisopolo]] (en la [[18-a de septembro]]), estis lia fino kaj okazigis lian definitivan submetadon. Li estis enkarcerigita en [[Tesaloniko]] sub ia tipo de enhejma arestado. Kiam li klopodis rekruti kelkajn barbarojn (necivitanojn) por formi armeon, Konstantino ordonis la murdon de Licinio kaj tiun de sia iama kunimperiestro [[Martiniano]].