ARTE: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kelkaj redaktetoj per AWB
Linio 1:
{{Informkesto televida kanalo
| Firma emblemo = [[dosieroDosiero:ARTE.svg|200px|center]]
| Ricevo = [[DVB-C]], [[DVB-S]], DVB-S2, [[DVB-T]] kaj [[IPTV]]
| Landoj = {{Germanio}}, {{Francio}}
| Proprietulo =
| Sendostacio = [[ARD]], [[ZDF]] kaj [[France Télévisions]]
| Teknika normo = [[PAL]]
| Direktoro =
| Intendanto = ''Gottfried Langenstein''
Linio 15:
}}
'''ARTE''' ([[mallongigo]] de ''Association Relative à la Télévision Européenne'' – Asocio Rilata al Televido Eŭropa) estas [[Francio|franca]]-[[Germanio|germana]] kultura [[televidkanalo]] kun ĉefsidejo en [[Strasburgo]] kaj sidejoj en [[Baden-Baden]] kaj [[Issy-les-Moulineaux]] apud [[Parizo]]. Ĝi estis kreita en la jaro [[1992]] per ŝtatkontrakto inter la franca registaro, 10 germanaj [[Federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]] kaj [[Berlino]] kaj eksendis la {{daton|3|majo|1992}}.
[[Dosiero:Arte-Straßburg.JPG|rightdekstra|300px|thumbeta|Ĉefsidejo de ARTE en [[Strasburgo]]]]
 
== Historio ==
Linio 22:
La {{daton|2|oktobro|1990}}, la antaŭrado de la [[germania reunuiĝo]], reprezentantoj de la franca respubliko kaj de la dek malnovaj federaciaj landoj kaj (Okcident-)Berlino subskribis interŝtatan kontrakton. Ĝi estis fundamento por la Eŭropa Kulturkanalo ARTE. La kvin novaj federaciaj landoj membriĝis en la jaro [[1996]].
 
Je la jaro [[1991]] en [[Strasburgo]] fondiĝis la [[Eŭropa Ekonomia Interesa Asocio]] ARTE G.E.I.E. (france: ''Groupement Européen d'Intérêt Économique'', germane: ''Europäische Wirtschaftliche Interessenvereinigung''). Egalrajtaj membroj estas la franca kulturkanalo "[[La Sept]]" kaj la ''Kunordiga Centralo ARTE Germanio'' (''Koordinierungszentrale ARTE Deutschland'') en Baden-Baden en Germanio, kiu estiĝis ankaŭ en 1991, kaj estis samparta ido de la publikjuraj germanaj televidaj kaj radiofoniaj institutoj [[Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland|ARD]] kaj [[Zweites Deutsches Fernsehen|ZDF]]. "La Sept" fondiĝis jam en la jaro [[1986]] kaj sendis per satelito TDF 1 kaj ankaŭ en programfenestro de la franca kanalo [[France 3]] ĉiufoje je sabato ekde la 15-a horo ĝis meznokto. Kun la fondiĝo de ARTE "La Sept" donis sian frekvencon al la nova kulturkanalo. En la jaro [[2000]] "La Sept" alinomiĝis "ARTE France".
 
En majo [[1992]] ARTE eksendis per satelitoj TDF 1-2 kaj DFS1-Kopernikus kaj per kablo, plej proksime nur en la vesperprogramo ekde la 19-a al la 01-a horo, kaj ekde la jaro [[1994]] al la 03-a horo en la nokto. Ekde oktobro 1998 oni eksendis je la 14-a horo, kaj ekde la jaro [[2006]] ARTE sendas 24 horojn po tago.
Linio 43:
En sfero de muziko kaj danco la kanalo sendas grandajn okazaĵojn kiel la "Folles Journées de Nantes" (Frenezajn Tagojn de Nanto) – la N-ro 1 inter la eŭropaj festivaloj kun klasika muziko – filmadojn de koncertoj de konataj dirigentoj kaj muzikistoj, kaj prezentaĵojn el famaj eŭropaj teatroj kaj operdomoj. Apud tiuj ĉi pli klasikaj kulturaj kontribuaĵoj, oni ankaŭ pritraktas temojn kiuj pli interesas la pli junan publikon: Ĵaŭde la muzika kaj kultura magazino ''Tracks'' raportas pri evoluoj en diversaj modernaj [[subkulturo]]j, kaj tuj poste la muzika elsendo ''Jamsession'' montras rok-, pop- kaj mondmuzikajn koncertojn en klub-formato.
 
Per la Eŭropo-magazinoj ''La Blogisto'' (france: Le Blogueur, germane: Der Blogger) kaj ''Yourope'' la kanalo provas sin adapti al la kutimoj de uzado de komunikiloj aliigitaj per la interreto. Tiel ''La Blogisto'' imitas la aspekton kaj temospektron de retaj [[blogo]]j, kaj ''Yourope'' volas inkludigi sian publikon, invitante la rigardantojn preni pozicion dum la elsendo per video-mesaĝo, kaj pli diskuti la temon poste sur la retpaĝo de la kanalo.<ref name=intervjuo_hauser>< /ref>
 
ARTE principe – kun malmultaj esceptoj – montras kinajn filmojn en nealiigita versio. Kontribuaĵoj kiuj estas nekonvenaj por junuloj aŭ kontesteblaj havas adekvatan averton ĉe la komenco.
Linio 50:
En la jaro [[2002]] la redakcio de ARTE ricevis la ''Premion de Germanaj Kritikuloj'' (germane: ''Deutscher Kritikerpreis'').
 
Multaj produktoj kaj kunproduktoj de ARTE ricevis gravajn internaciajn premiojn. Inter aliaj en la jaro [[2007]] la filmo [[La Vivo de la Aliaj (filmo)|La Vivo de la Aliaj]] (germane: ''Das Leben der Anderen'') de Florian Henckel von Donnersmarck gajnis [[Akademia Premio|Oskaron]] kiel la plej bona eksterlanda filmo, la oran ''Germanan Filmpremion'' de [[2006]], kaj la ''Eŭropan Filmpremion'' de 2006. La lastan ricevis ''"4 Monatoj, 3 Semajnoj kaj 2 Tagoj"'' la sekvan jaron. ''Paradise Now'' (''Paradizo Nun'') gajnis la [[Premio Ora Globo|Oran Globon]] en la jaro [[2006]] kiel la plej bona alilingva filmo, kaj "''G8 sur Nubo Sep''" ricevis [[Premio Emmy|Emmyn]] en la sama jaro. Plie la prezento de "''Ni povas nur plimalgrandigi la malamon''" (germane: "''Wir können den Hass nur verringern''") kondukita de [[Daniel Barenboim]] ope kun la ''West-Eastern Divan Orchestra'' (''Okcident-Orienta Divano Orkestro'') estis premiita per ''Emmy'' kaj ''Ora FIPA''.
 
Ĉe la donado de ''Oskaro'' en la jaro [[2008]] ''Petro kaj la Lupo'' ricevis la trofeon kiel plej bona animita kurtfilmo, kaj ''Taxi to the dark side'' (''Taksio al la malluma flanko'') kiel plej bona dokumenta filmo.
Linio 86:
La societanoj estas [[France Télévisions]] po 45%, la ŝtato Francio po 25%, [[Radio France]] po 15%, kaj la [[Institut national de l'audiovisuel]] ([[INA]]) po 15%. ARTE Francio havas du filiajn kompaniojn: La kompanio por produktado de fiktivaj filmoj ''ARTE France Cinéma'' kaj la eldon- kaj produktad-kompanio aŭd-vida ''ARTE France Développement'', kiu surmerkatigas inter aliajn la ''ARTE Edition''.
 
La franca membro de ARTE partoprenas en franca branĉ-kanalo [[France 4]], kaj partoprenas en, kaj disponigas siajn programojn al [[TV5 Monde]] kaj ''Canal France International'' (CFI). Krome ARTE Francio partoprenas en franclingva kanada kulturtelevido [[ARTV]].
 
La prezidanto de ARTE Francio estas Jérôme Clément, ĝenerala direktoro estas Jean Rozat.
 
=== ARTE Germanio ===
[[Dosiero:ZDF Sendezentrum 2.jpg|thumbeta|rightdekstra|elsendcentro 2 de ZDF en Majenco, Germanio]]
ARTE Germanio (ARTE Deutschland) kun sidejo en [[Baden-Baden]] produktas aŭ akiras programojn, kiuj el la germana flanko kontribuas al la programo de ARTE.
 
La societanoj estas la publikjuraj federaci-landaj radio-institutoj de la [[Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland|ARD]] kaj la publikjura Dua Germana Televido [[Zweites Deutsches Fernsehen|ZDF]].
Linio 112:
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Literaturo ==
* Liane Rothenberger: ''Von elitär zu populär? : Die Programmentwicklung im deutsch-französischen Kulturkanal arte'', Konstanz : UVK Verl.-Ges., 2008 ({{de}}) (eo: ''De elita al populara? : La programevoluo en la germana-franca kulturkanalo arte'', Konstanco, 2008)
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 122:
{{Commons|Category:Arte GEIE}}
 
{{Bibliotekoj}}
{{Authority control}}
 
[[Kategorio:Televido]]