17-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: viruso de gripo identigita
→‎Eventoj: alparolo de pola episkopo per Radio Londono
Linio 41:
** [[Arkta Oceano]]: 3 germanaj [[submarŝipo]]j atakis [[karavano]]n de 8 [[ŝipo]]j sinkigante unu kun [[destrojero]]; germana-itala grupiĝo subiĝis kun redono de [[armilo]]j en egipta [[montpasejo]], proksima al [[Libio]]; [[Britio]]: 332-a norvega ĉasaviadila [[skadro]] formiĝis
** [[1943]]: '''[[Ordnungspolizei|Germana polico]] forveturigis de malliberejo [[Pawiak]] en [[Varsovio]] ĉirkaŭ 1800 personojn al [[koncentrejo]] [[Majdanek]]'''; [[Pola Enlanda Armeo]] forvojigis 5 [[trajno]]jn laŭ linio [[Radom]] - [[Dęblin]] - [[Łuków]] - [[Terespol]]; grupoj de Popola Armeo [[atenco|atencis]] en [[Varsovio]] kontraŭ 4 [[kinejo]]j por germanoj
** Ligita kun [[Włocławek]]-[[diocezo]], kie [[germanoj]] murdis pli ol duono da [[pastro]]j, '''pola [[episkopo]] Karol Mieczysław Radoński pere de Radio [[Londono]] turnis sin al [[kardinalo]]j kaj episkopoj de la tuta mondo kun drama alparolo''', disaŭdigata en la [[pola]], [[germana]], [[itala]], [[franca]], [[hispana]], [[portugala]] kaj [[angla]] lingvoj (poste presata [[konspiro|konspire]] en [[okupado|okupata]] Pollando); [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: ĉe norda sektoro de Kalinina Fronto estis likvidita germana [[garnizono]], ĉirkaŭita en [[Velikije Luki]]; meze de [[Voroneĵ|Voroneĵa]] Fronto fermiĝis ringo ĉirkaŭ germana 24-a Kirasita Korpuso kaj itala Apla Korpuso; [[Norda Kaŭkazio]]: liberigo de [[Ĉerkessk]]; Bomba Korpuso de [[reĝa aerarmeo]] laŭvican tagon atakis [[Berlino]]n
** [[1944]]: '''Germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en kelkaj lokoj 112 personojn alveturigitajn de [[malliberejo]] en la [[Kastelo de Lublin]]'''; de [[Varsovio]] foriris transporto kun 75 personoj al koncentrejo [[Gross-Rosen]]; brigadoj de [[Pola Enlanda Armeo]] frakasis litovan gardejon kun detruo de dokumentoj en komunumo de [[Vilnius (subdistrikto)|Vilnius]] kaj taĉmento frakasis [[malliberejo]]n en [[Lida]] liberigante 70 arestitojn
** '''Plurmonata [[Batalo de Monte Cassino]] komenciĝis''' - gajnita de pola armeestro [[Władysław Anders]]; [[Usona Sekretario de Ŝtato]] Cordell Hull proponis [[mediacio]]n en konflikto inter pola registaro en [[ekzilo]] kaj soveta registaro; fino de [[Kropivnicko|Kirovograda]] operaco (komencita la 4-an de januaro)