Heredaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- definita + difinita )
ref 2
Linio 1:
'''Heredaĵo''' estas la termino uzata por indiki kion heredas (vidu [[heredo]]) de la prapatroj. La graveco de heredaĵo estas difinita kaj subtenata fare de iu socio, socia grupo. En aliaj vortoj, la termino heredaĵo estas atribuata al aferoj ke iu socio aprezas kaj estimas sufiĉe valoro por konservi ĝin por estontaj genereacioj. Heredaĵo temas ankaŭ pri aferoj kun kiuj homoj deziras identigi sin. Kiel la fundamento de iu socio heredaĵo povas ankaŭ funkcii estonteco-orientite.
 
La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon (->[[Monda heredaĵo de Unesko|Monda kultura heredaĵo de Unesko]])<ref name=":0">Roman Dobrzyński, "[https://www.esperanto.torino.it/wp/?p=1517 ''Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero" - "L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale"''], 6-a marto 2015.</ref>.
 
== Lingvoj kaj heredaĵo ==
Lingva diverseco estas esenca por la homa heredaĵo. Ĉiu lingvo inkluzivas la unikan kulturan saĝecon de popolo. La perdo de iu ajn lingvo estas tial perdo por la tuta homaro (Unesko 2003: 1)<ref>(angla) UNESCO 2003: ''Language Vitality and Endangerment. UNESCO Ad Hoc Expert Group on Endangered Languages, document submitted to the International Expert Meeting on UNESCO Programme Safeguarding of Endangered Languages'', Parizo, 10-12 de marto 2003 : www.unesco.org</ref>.
 
Ankaŭ Esperanto enestas en la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj<ref name=":3">Vidu tiurilate ankaŭ [[Esperanto-kulturo]].</ref> (en [[Pollando]] ekde la 20-a novembro [[2014]]). Dum kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio okazinta inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 ambaŭ Michael D. Higgins, prezidento de Irlando kaj Lucinda Creighton, irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”<ref>''[http://www.europo.eu/clanok/59-sukcesa-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-en-irlando Sukcesa Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU en Irlando]'', EEU, 2012.</ref>.