Hippolyte Sebert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Iksokodo
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
 
== Vivo ==
[[Dosiero:General sebert.jpg|Hippolyte Sebert civile vestita, fotografaĵo de [[Pierre Petit]], membro de la ''"[[Société française de photographie]]''{{#ifexist:Société française de photographie||<ref>[[:fr:Société française de photographie]]</ref>}}''.|220px|thumb|right]]
Oficiro de kolonia artilerio, sendita en Nova-Kaledonion, faris tre valoran esploradon de tiu kolonio kaj organizis la [[Arbarekspluatado|ekspluatadon]] de [[Novkaledoniaj pluvarbaroj|ĝiaj arbaroj]]. Post la franca-germana milito de 1870, li ludis gravan rolon en la kreado de nova artileria materialo. Li fondis kaj direktis la Centran Laboratorion de la Maristaro kaj la eksperimentan kampon de Sevran-Livry, por provado de la pulvoj. Li partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo, kaj en la perfektigo de torpedoj. Li kreis multspecajn aparatojn, kiuj ebligis la determinadon de la balistikaj leĝoj ka aliaj kondiĉoj de la uzado de la artileria materialo. Pri tiuj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verkojn. –
 
Linio 39:
 
== Esperanta agado ==
Esperantiĝis en 1898, esplorinte por trovi por la Bibliografio la plej taŭgan internacian lingvon kaj ĝis sia morto li senlace penadis por konigi kaj defendi ĝin. En 1901 li legis raporton pri ĝi en la Scienca Akademio, kaj ĉiam klopodis en tiu Societo, preparante la efikan agadon de [[Rollet de l'Isle]]. En 1905 li fondis kun [[Emile Javal|Javal]] la [[Esperantista Centra Oficejo|Esperantistan Centran Oficejon]], vastan organismon de internacia propagando, de defendo de Esperantistaj Institucioj kaj de instruado (v. [[Gabriel Chavet|Chavet]]). Ne nur li ne ŝparis tempon kaj laboron, sed li dediĉis por tiu celo tre gravajn sumojn, kaj estis mecenato de Esperanto. – De la kreo de la [[Konstanta Komitato de l' Kongresoj|Konstanta Komitato de la Kongresoj]], li prezidis kaj direktis tiun organizon, kaj ĉeestis preskaŭ ĉiujn [[Universala Kongreso|Universalajn Kongresojn]]. – Varbis multajn scienculojn, kaj kreis kaj prezidis du jarojn la [[ISAE|Internacian Sciencan Asocion]]. - Apud [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], Sebert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado. – Krom artikoloj aŭ raportoj aperintaj en ''[[Oficiala Gazeto Esperantista]]'', kaj en diversaj Esperantaj gazetoj, li publikigis france bonegajn broŝurojn pri Esperanto.
 
"Kredeble pli ol iu alia persono generalo Sebert povas esti nomata la patro de la internacia Esperanto-movado inter la sciencistoj <ref> [[Paul Neergaard|Neergaard, Paul]], 1958 : Sciencaj Studoj, ''Internacia Scienca Asocia Esperantista'', Kopenhago, p.9. </ref>.