23-a de februaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Vilma Bákay
→‎Eventoj: Pforzheim neniigita de britaj bombaviadiloj
Linio 40:
** [[Projekto Manhattan]]: skipo gvidata de usona kemiisto '''[[Glenn Theodore Seaborg]] la unuan fojon produktis [[plutonio]]n''' (sekreto ĝis 1946); [[Londono]]: Witold Leitgeber notis en sia [[taglibro]] [[preĝejo]]n en fora malriĉa kvartalo, kiu iĝis [[templo]] de Pollando en [[ekzilo]]
** [[1942]]: De [[Varsovio]] al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] foriris transporto kun 68 personoj
** Japana [[submarŝipo]] bombardis [[Naftorafinado|naftorafinejon]] en [[Santa Barbara (Kalifornio)|Santa Barbara]] - la unua japana atako al kontinenta objekto; sur la [[Nigra Maro]] sinkis '''[[ŝipo]] "Struma", erare [[torpedo|torpedita]] de sveta [[submarŝipo]] - sur ĝia ferdeko estis 769 rumanaj [[judoj]]'''
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Raciborowice 10 polojn, en tio virinon; '''en [[Aŭŝvico]] [[germanoj]] per injekto de [[fenolo]] [[murdo|murdis]] 33 polajn [[knabo]]jn kaj en distrikto Kostopolski ([[Volinio]]) [[masakro|masakris]] plimulton de [[poloj]] en 11 vilaĝoj'''; Popola Gvardio senarmigis en Broszków policejon, ĵetis [[grenado]]jn al [[kafejo]] por germanoj en [[Kielce]] kaj helpis en [[Lvovo]] al 16 vunditaj sovetaj soldatoj fuĝi deel [[malsanulejo]]; en [[Varto]]-Lando germanoj malpermesis al poloj paroli [[pole]] en oficejoj, lernejoj kaj entreprenejoj; estro pri gazetaro en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] informis ke eldonkvanto de pollingva gazetaro egalas al 400 mil, kaj dimanĉe 500 mil ekzempleroj kaj suma eldonkvanto de du [[ukraina|ukrain]]lingvaj gazetoj egalas al 58 mil
** [[1944]]: Diversaj germanaj policoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[distrikto Buski]] dekkelkajn personojn, en [[distrikto Nowotarski]] 20, kaj en du aliaj lokoj 13; '''germanaj regopovoj en [[Lodzo]] permesis eduki nur dekonon de polaj [[infano]]j'''; taĉmentoj de la 27-a [[Volinio|Volinia]] [[Divizio]] de [[Infanterio]] apud Volodimir devigis germanojn retiriĝi
** '''[[Stalinismo]]: ĉiuj [[ĉeĉenoj]] kaj [[inguŝoj]] estis dum la tuta tago [[deportado|translokigataj]] al stepoj de [[Kazaĥio]]''' - la komencita deportado daŭris ĝis la 9-a de marto, en 2004 agnoskita de [[Eŭropa Parlamento]] kiel [[genocido]] (en la listoj estis preskaŭ duonmiliono de homoj)
** [[1945]]: [[Ruĝa Armeo]] kun helpo de polaj volontuloj finis liberigon de [[Poznań]] - germana [[garnizono]] en [[citadelo]] kapitulacis; soveta '''[[NKVD]] [[murdo|murdis]] en [[distrikto Vilno]] dekkelkon de loĝantoj de vilaĝo Ławże kune kun troviĝantaj tie 53 soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]]'''
** Kongreso de Poloj en [[Kanado]] voĉdonis proteston kontraŭ rezultoj de la [[Konferenco de Jalto]]; usonanoj fiksis sian flagon sur la japana insulo [[Iwo Jima]]; la '''unua usona aeratako kontraŭ [[Tokio]] kun uzo de [[brulbombo]]j'''; neŭtrala ĝis nun [[Turkio]] deklaris militon al [[Nazia Germanio]]; '''germana urbo [[Pforzheim]] estis neniigita de 379 britaj [[bombaviadilo]]j'''
* [[1946]]: [[Ruĝa Armeo]] iĝis [[Soveta Armeo]]
* [[1947]]: '''[[Internacia Organizaĵo por Normigado]] estis fondita.'''
* [[1954]]: '''Unuafoje oni donis al infanoj [[vakcino]]n kontraŭ [[poliomjelito]]''', inventitan de pola judo [[Hilary Koprowski]]
* [[1958]]: Kubaj rebelintoj forkondukis argentinanon [[Juan Manuel Fangio]], piloton de [[Formulo 1]], kiun liberigis venontansekvan tagon
* [[1970]]: Fondiĝas la Kooperativa Respubliko [[Gvajano]].
* [[1981]]: [[Puĉo en Hispanio en 1981|Puĉo en Hispanio]]: taĉmentoj de [[Guardia Civil (Hispanio)|Guardia Civil]] konkeris [[Congreso de los Diputados|Kongresejon]] kaj malliberigis parlamentanojn en [[Madrido]].
* [[1982]]: [[Gronlando]]: 53% de loĝantoj referendumis pri forlaso de [[Eŭropa Unio]]
* [[1982]]: '''[[Milita stato en Pollando]]: en [[Varsovio]] oni rekomencis proceson de gvidantoj de la [[Konfederacio de Sendependa Pollando]]''': [[Leszek Moczulski]], [[Romuald Szeremietiew]] kaj du aliaj akuzitaj pri kontraŭŝtata agado kiel ekz. presado kaj distribuo de [[flugfolio]]j, organizado de [[striko]]j kaj [[manifestacio]]j - ili ricevis respektive po 7 kaj 5 jaroj de mallibero
* [[1987]]: [[Supernovao]] [[SN-1987a]] eksplodis en la [[Granda Magelana Nubo]] - videbla [[nudokule]] de 1604 kiel la plej [[lumeco|luma]]
* [[1998]]: Pola prezidento [[Aleksander Kwaśniewski]] en [[Varsovio]] kaj papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] en [[Vatikano]] ratifis [[konkordato]]n inter [[Pollando]] kaj Vatikano
* [[1991]]: Armea [[puĉo]] en [[Tajlando]]
* [[2001]]: Pola skisaltisto [[Adam Małysz]] gajnis oran medalon en konkurso dum la [[Monda ĉampionado pri nordia skiado]] en finna urbo [[Lahti]]
* [[2002]]: Revolucia grupo [[FARK]] kidnapis [[Íngrid Betancourt]], aktivistinon por [[homaj rajtoj]] kaj kandidatinon por prezidentino de [[Kolombio]]
* [[2002]]: '''[[Ĉieldisko de Nebra|Ĉieldiskon de Nebra]] estis reprenita''' de germana polico
* [[2007]]: [[Fenikso (Arizono)|Fenikso]]: '''en [[flughaveno]] oni unuafoje uzis radiografiilon por ekzameni vestaĵon de pasaĝeroj helpe de [[Ikso-radioj]]'''
* [[2011]]: Post 19 jaroj oni nuligis en [[Alĝerio]] la [[krizostato]]n
* [[2011]]: [[Striko]] en la tuta [[Grekio]]