Heredaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Kroatio: La 11-an de februaro la Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio decidis ke la tradicio de Esperanto havas en Kroatio karakteron de nemateria kultura fenomeno, kaj enskribis ĝin en la Registron de kroatia kulturheredaĵo.
Linio 91:
 
=== Kroatio ===
La 11-an de februaro la Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio decidis ke la tradicio de Esperanto havas en Kroatio karakteron de nemateria kultura fenomeno, kaj enskribis ĝin en la Registron de kroatia kulturheredaĵo<ref>Zlatko Tišljar, La ŝtato Kroatio agnoskas Esperanton kiel Kulturan Heredaĵon, p.24, [[Esperanto (revuo)|Revuo Esperanto]], n-ro 1334(4), aprilo 2019.</ref>.
 
La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en [[Đurđevac|Durdevac,]] je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la  Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto [[Josip Pleadin]]. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto<ref>[http://www.esperanto.hr/dec.htm Dokumenta esperanto-centro (eo)] - [http://www.esperanto.hr/dec.htm Dokumentacijski esperantski centar] (hr)</ref>. Sur la socia reto [[Ipernity]] troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la [http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/album Dokumenta Esperanto-Centro].