Aleksander Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
D-ro '''Aleksander ZAMENHOF''' (pseŭdonime '''AZO''' aŭ '''A. Z.;''' naskiĝis la {{JULGREGDATO|12|11|1877|akuzativo=jes}} en [[Varsovio]]; mortis kiel kolonelo de la rusa armeo en [[1916]] en [[Daugavpils|Dvinsk]]) estis kuracisto kaj la plej juna kaj plej amata frato de [[L. L. Zamenhof]]. Li estis esperantisto de la unuaj jaroj de Esperanto kaj kunlaboranto de [[IMR]]. E. W.
 
Dum la [[rusa-japana milito]] Zamenhof estis sendita al la oriento; li estis sieĝita en [[Port Arthur]], pri kio li verkis notlibron<ref>[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1d&datum=1914&page=197&size=45 ''El la notlibro de sieĝita kuracisto'' en The British Esperantist]</ref>. Li estis militkaptito en Japanio, poste dum kelkaj jaroj laboris en orminejoj ĉe [[Amuro]]. Post la reveno al Varsovio li praktikis kiel kuracisto. Poste li forlasis Pollandon kaj iris al [[Brazilo]], kie en [[Espirito-Santo]] li fondis komunistan terkultivan kolonion. Kiam eksplodis la [[unua mondmilito]], li revenis al Rusio tra Svedio, estis denove mobilizita kiel kuracisto kaj dum du jaroj servis en la rusa armeo<ref name="kuryer">[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno?aid=klw&datum=19160928&seite=10&zoom=33 Kuryer Lwowski, 28.09.1916]</ref>.
 
Pri la dato de lia morto aperas diversaj raportoj:
 
* 31-a de majo laŭ Argentina Esperantisto<ref>[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0l&datum=1916&page=184&size=45 Argentina Esperantisto 1917]</ref>
* 17-a de julio laŭ Internacia Bulteno<ref>[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0l&datum=1916&page=184&size=45 Internacia Bulteno 1916]</ref>
* 18-a de julio laŭ Homarano de [[Aleksandr Korĵenkov]] (tiu laŭ ''La familio Zamenhof'' de Zofia Banet-Fornal, kiu trovas, ke Zamenhof verŝajne sinmortigis)
* 31-a de julio laŭ Kuryer Lwowski<ref name="kuryer"/>
 
== Referencoj ==