Spegula terapio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
kreo de la paĝo laŭ la angla paĝo kun aldonaĵoj kaj malaldonaĵoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:16, 8 apr. 2019

La spegula terapio estas terapio, kiu uzas spegulon, komence por mildigi fantoman doloron de membro.

Terapisto uzantas spegulan terapion, celante trakti fantoman doloron

Historio

 
Ramachandran (dekstre) kun lia originala spegula skatolo

Vilayanur S. Ramachandran kaj Dina Rogers-Ramachandran prezentis unuafoje en scienca publikaĵo en 1996 la uzadon de spegula skatolo por mildigi dolorojn. Ili celis mildigi fantomajn dolorojn de pacientoj, ties brakon aŭ kruron oni amputis antaŭ kelkaj semajnoj aŭ jaroj. En tiu publikaĵo la aŭtoroj raportis nur kazostudojn kaj ne komparis la efikecon de la spegula terapio kun aliaj kutimaj kontraŭdoloraj terapioj aŭ kuraciloj. [1]

Je la fino de la 19a jarcento, la psikologo George Malcom Stratton jam priskribis la uzadon de spegulo por pli bone konscii la korposentojn. [2]

Priskribo

 
Skemo de spegula skatolo. Paciento enigas tutan manon en unu truon kaj la "fantoman" manon en la alian. Tiel, la pacienta cerbo vidas bildon kun du plenaj manoj.

Movoflegisto aŭ alia terapiisto proponas tiun terapion al paciento. Post la unua uzado kun terapiisto, la paciento mem povas uzi la terapion, sen ia ajn homa helpo. Oni ĝenerale uzas skatolon, en kiun la paciento eniras sian flegindan membron. La paciento samtempe rigardas la spegulon, en kiu staru la respeguliĝo de sia sana membro. La paciento movu sian sanan membron. Tiel la pacienta cerbo vidas bildon kun du sanaj kaj plenaj membroj. Por flegi malsupran membron, kiel piedo aŭ kruro, oni ĝenerale uzas piedospegulon.

Mekanismo

Malgraŭ multaj esploroj, la fundamentaj neŭronaj mekanismoj de spegula terapio estas ankoraŭ neklaraj.[3]

Efikeco

La spegula terapio estas uzata ekde la 1990aj jaroj por pluraj kialoj dum reedukado [4]. Recenzoj de esploradoj duoble blindaj kaj kontrolataj kun placebo pri spegula terapio ekzistas. Ili montras la efikecon de tiu terapio precipe por apopleksio ĉe la plenkreskuloj [5],[6] kaj cerba paralizo ĉe la infanoj [7].

Ekde la 2000aj jaroj, spegula terapio ankaŭ estis havebla tra virtuala realecorobotoj. Tamen, ĉi tiuj multekostaj teknologioj ne pruvis plian efikecon ol tradiciaj spegulaj skatoloj.[8]

Referencoj

  1. Ramachandran Vilayanur S.; Rogers-Ramachandran Dina (1996). “Synaesthesia in phantom limbs induced with mirrors”, Proceedings of the Royal Society Biological Science (en) 263 (1369), p. 377–386. 
  2. Pendergrast, Mark. (2009) Mirror, Mirror: A History Of The Human Love Affair With Reflection. Basi books, p. 448. ISBN 78-0465054718.
  3. Arya KN (2016). “Underlying neural mechanisms of mirror therapy: Implications for motor rehabilitation in stroke”, Neurology India (en) 64 (1), p. 38–44. 
  4. Deconinck F.J.; A. R. Smorenburg, A. Benham, A. Ledebt, M. G. Feltham, kaj G. J. Savelsbergh (2015). “Reflections on mirror therapy: a systematic review of the effect of mirror visual feedback on the brain”, Neurorehabilitation and Neural Repair 29 (4), p. 349–461. 
  5. P. Broderick; F. Horgan, C. Blake, M. Ehrensberger, D. Simpson, kaj K. Monaghan (2018). “Mirror therapy for improving lower limb motor function and mobility after stroke: A systematic review and meta-analysis,”, Gait & Posture 63, p. 208–220. doi:[[doi:10.1016%252fj.gaitpost.2018.05.017|10.1016%2fj.gaitpost.2018.05.017]]. 
  6. H. Thieme; J. Mehrholz, M. Pohl, J. Behrens, kaj C. Dohle (2012). “Mirror therapy for improving motor function after stroke”, Cochrane Database of Systematic Reviews (Online) (en) 3. 
  7. Park E.J.; S.-H. Baek, kaj S. Park, (2016). “Systematic review of the effects of mirror therapy in children with cerebral palsy,”, Journal of Physical Therapy Science 28 (11), p. 3227–3231. 
  8. Darbois Nelly; Guillaud Albin kaj Pinsault Nicolas (2018). “Do Robotics and Virtual Reality Add Real Progress to Mirror Therapy Rehabilitation? A Scoping Review”, Rehabilitation Research and Practice (en) 18, p. 15. doi:10.1155/2018/6412318.