Wilhelm Kaufmann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
Liaj pentraj agadoj komenciĝis en romantika vivsento. En la rondaro de la porjunula movado ''[[Wandervogel]]'' li pasigis multajn jarojn antaŭ studo de pentrado ĉe la artmetilernejo de [[Vieno]]. En 1923 li iĝis libera helpanto de [[Anton Faistauer]] dum la faro de freskoj en la paroĥuja kirko de la salcburga urbokvartalo Morzg.
[[file:Alte Volksschule Liefering-3.jpg|thumb|Vandpentraĵo de Wilhelm Kaufmann ĉe la eksa bazlernejo en Salzburg-Liefering]]
En 1926 Kaufmann laboris kune kun [[Anton Kolig]] kaj [[Robin Christian Andersen]] ĉe la produkto de gobelinoj por okazigejo de [[FestivalojFestivalo de Salcburgo]]. En la jaroj inter 1938 kaj 1945, post [[Anschluss]], li vivis en interna elmigrostato, ĉefe en [[Pinzgau]]; tiam li gvardis ankaŭ verkojn transdonitajn al li fare de la [[judoj|juda]] pentristino [[Helene von Taussig]].
 
Post la [[Dua mondmilito]] li engaĝiĝis idealisme en la kultura novkonstruo de [[Salcburgio]]. Baldaŭ li povis viziti [[Britio]]n kie li konatiĝis jam antaŭ la milito pro siaj portretoj. En 1952 Kaufmann iĝis instruisto pri arto ĉe ''Westtown School'' en [[Pensilvanio]]. De tie li transloĝiĝis al [[Kanado]] por esti liberprofesiulo artista kaj instruisto. Inter 1953 kaj 1957 li ofte pentris en la amerika nordo la netuŝitan naturon. Dum pluraj longaj restadoj li konatiĝis kun [[Albert Schweitzer]] en [[Lambaréné]] en [[Gabono]] studante paralele la vivkondiĉojn primitivajn kaj naivajn de tieaj popoloj.