Telŝiao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
Linio 22:
 
== Historio ==
Telšiai estas menciata ekde [[1398]]. La urbeto kreskis ĉe bieno de granddukoj de [[Litovio]], en mezo de [[Ĵemajtio]]. En la [[16-a jarcento]] oni konstruis la unuan preĝejon, en [[1612]] estis fondita la unua lernejo. En la [[17-a jarcento]] en Telšiai kunsidadis konsilio de nobeluloj de [[Ĵemajtio]]. la urbeto ege suferis pro militoj kaj krizoj dum la [[18-a jarcento]]. Tiam restis nur triono de loĝantoj. Ĝi reviviĝis en la dua parto de la jarcento. En [[1791]] Telšiai ricevis Magdeburgajn rajtojn. la malnova parto de la urbo konservis specifan radian planon. Nun Telšiai estas distrikta urbo kaj centro de ĵemajta episkopa diocezo. En la urbo estas fama porpastra seminario kiun estris iam [[Vincentas Borisevičius]].
[[Dosiero:Telsiai in the evening.jpg|thumb|left|250px|<center>vespera rigardo al Telšiai]]
<br clear=left>